La unua parto de la mezepoka fortikaĵo Haut-Barr (france) aŭ Hoch-Barr (germane) en Alzaco estis konstruita dum 1100, sur sabloŝtona roko, 460 metrojn super marnivelo, alte super la urbo Saverne. Ĝia celo estis supervidi la valon de rivero Zorn kaj la ebenaĵon de Alzaco, kio donis al ĝi la kromnomon "la okulo de Alzaco".

la fortikaĵo Haut-Barr

Plurfoje ĝi poste estis pligrandigita fare de la episkopoj de Strasburgo.

La Traktato de Vestfalio devigis detrui la fortikaĵon Haut-Barr kune kun pluraj aliaj, sed kiam la Milito de postveno de Hispanio ekflamis dum 1701, ĝi estis ekreuzita. La fortikaĵo definitive estis forlasita dum 1770, sed la volbo uziĝis ĝis la Franca Revolucio.