Hauteville FR

komunumo de Svislando
- La mallongigo FR en Hauteville FR staras por la svisa Kantono Friburgo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Hauteville.

Hauteville estas urbo kaj komunumo en la distrikto Grejerco en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 562 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Hauteville
Blazono de Hauteville
Blazono de Hauteville
Blazono de Hauteville
Hauteville
Hauteville
Hauteville
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Grejerco
Koordinatoj  46° 40′ 11″ N 7° 6′ 36″ O / 46.66972 °N, 7.11000 °O / 46.66972; 7.11000 (mapo)Koordinatoj: 46° 40′ 11″ N 7° 6′ 36″ O / 46.66972 °N, 7.11000 °O / 46.66972; 7.11000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 562
Areo 10,52 km²
Alteco 717 m super marnivelo
Poŝtkodo 1648
Komunumkodo 2137
Mapo de Hauteville
Mapo de Hauteville
Mapo de Hauteville
vdr

Geografio redakti

Hauteville situas en la Friburga Mezlando ĉe la orienta bordo de la Lago de Grejerco, proksimume 13 kilometrojn sude de la kantonĉefurbo Friburgo kaj 7 kilometrojn nordoriente de la urbo Bulle. En sudoriento al komunuma teritorio etendiĝas al la Antaŭalpoj. La komunumo konsistas el la vilaĝo Hauteville kaj la setlejoj Longemort, Les Larrets, Impart, Les Fourches kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 10,52 km², de kiuj 43,6% estas kovritaj de arbaro, 50,9% servas por agrikulturo kaj 4,7% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Hauteville limas en nordo al La Roche, en oriento al Cerniat, en sudo al Corbières, en okcidento aliflanke de la Lago de Grejerco al Pont-en-Ogoz, kaj en nordnordokcidento al Pont-la-Ville.

Trafiko redakti

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 180 de Friburgo al Jaun. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 situas 8 kilometrojn okicdentsudokcidente de la komunumo norde de Bulle. Per du buslinioj de la entrepreno Transporto Publika Friburga la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Hauteville datiĝas el la jaro 1148 kiel Alta Villa (apud Altam villam). Hauteville apartenis dum mezepoko al la Senjorujo Corbières, kiu en la jaro 1553 fariĝis friburga havaĵo kaj voktejo. En la jaro 1784 Hauteville ricevis propran tribunalon. Okaze de la Helveta Revolucio de la jaro 1798 la voktejo Corbières fariĝis distrikto, kiu en la jaro 1848 surbaze de la nova kantona konstitucio estis integrita al la distrikto Grejerco. Post la konstruo de la Lago de Grejerco parto de la komunuma teritorio estis inundita de la baraĵlago.[3]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti