Havajaj tropikaj humidaj arbaroj

ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso

La havajaj tropikaj humidaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la pacifika ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de Havajo.

Havajaj tropikaj humidaj arbaroj
ekoregiono
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]

LandoUsono
Federacia ŝtatoHavajo
Koordinatoj20° 0′ 0″ N, 157° 0′ 0″ U (mapo)20-157Koordinatoj: 20° 0′ 0″ N, 157° 0′ 0″ U (mapo) [+]

Areo6 700 km² (670 000 ha)

Havajaj tropikaj humidaj arbaroj (Tero)
Havajaj tropikaj humidaj arbaroj (Tero)
Situo de la ekoregiono. Vidu "OC0106".
vdr
Alakaj-Rezervejo.

Priskribo redakti

La ekoregiono kovras areon de 6 700 km² en la lofaj malaltaĵoj kaj montaraj regionoj de la havajaj insuloj [1]. Marbordaj mez-humidaj arbaroj troviĝas je altitudoj ekde marnivelo ĝis 300 m [2]. Miksaj mez-humidaj arbaroj troviĝas je altitudoj de 750 ĝis 1 250 m, dum humidaj arbaroj troveblas ekde 1 250 ĝis 1 700 m. Humidaj torfejoj kaj arbustaroj ekzistas je montaraj Altebenaĵoj kaj depresioj[1]. Dum 70 milionoj da jaroj, la havajaj insuloj estis izolitaj ekde la resto de la mondo per vastaj etendaĵoj de Pacifika Oceano, kaj el tiu izolado rezultis la disvolviĝo de nekredebla diverseco de endemiaj specioj, ampleksante fungojn, muskojn, helikojn, birdojn, kaj alia bestiaro. En la abundaj, humidaj arbaroj alte en la montaro, la arboj estas drapiritaj de grimpkreskaĵo, orkidoj, filikoj, kaj muskoj [3]. Tiu ekoregiono enhavas unu el la plej humidaj lokoj en la mondo, la deklivaron de Vajaleale-Monto, kun averaĝa jara precipitaĵo de 4600 mm [4].

Marbordaj mez-humidaj arbaroj redakti

Marbordaj mez-humidaj arbaroj troviĝas je la leaj deklivoj de la ĉefaj insuloj ekde marnivelo ĝis 300 m. Tiuj arbaroj estis superregataj de la indiĝenaj Pandanus tectorius (Pandanaceae) kaj Hibiscus tiliaceus (malvacoj) kaj de naturalizitaj polineziaj plantoj kiaj Aleurites moluccana (eŭforbiacoj) kaj Thespesia populnea (malvacoj) dum la lastaj 1 000-2 000 jaroj. La el Polinezio enkondukitaj nonio Morinda citrifolia), Tacca leontopetaloides ( dioskoreacoj ), kaj Cordyline fruticosa (Asperagaceae) ankaŭ estas komunaj en tiu ekoregiono. Aliaj indiĝenaj specioj inkluzivas Ophioglossum concinnum (Ophioglossaceae),[2] Wikstroemia spp. (timeleacoj), Pritchardia spp. (arekacoj), Metrosideros polymorpha (mirtacoj), kaj Diospyros sandwicensis (Ebenaceae)[5].

Miksaj mez-humidaj arbaroj redakti

 
Papalao en Maui, Makaŭao-Arbarrezervejo.

Miksaj mez-humidaj arbaroj, ĉe altitudoj inter 750 ĝis 1 250 m je la leaj deklivoj de la grandaj insuloj kune kun la pinto de Lana-Monto en Lanai-Insulo, jare ricevas 1 000 ĝis 2 500 mm de pluvo kaj do ne estas veraj pluvarbaroj. La arbara kanopeo, dominata de Acacia koa kaj Metrosideros polymorpha, estas iomete malferma, sed la arba denseco estas sufiĉe alta [6]. Aliaj arboj kaj arbedoj inkluzivas Charpentiera obovata ( amarantacoj ), Nestegis sandwicensis (oleacoj), Antidesma platyphyllum, Antidesma pulvinatum (Phyllanthaceae), Psychotria mariniana, Psychotria mauiensis (rubiacoj), Santalum freycinetianum (santalacoj), Ochrosia spp. (apocinacoj), Claoxylon sandwicense (eŭforbiacoj), Myrsine lessertiana (Myrsinaceae), Alphitonia ponderosa (ramnacoj), Eugenia reinwardtiana (mirtacoj), Streblus pendulinus (morusacoj), kaj Pittosporum spp. (Pittosporaceae) [7].

Humidaj arbaroj redakti

Ĝenerale humidaj arbaroj troveblas ekde 1 250 ĝis 1 700 m [1], sed foje eĉ ĉe 200 m. Ili jare ricevas 3 000 ĝis 11 250 mm da pluvo [6]. Metrosideros polymorpha estas la dominanta kanopea specio en humidaj arbaroj, sed Acacia koa estas ankaŭ tre komuna. Aliaj arboj inkluzivas Ilex anomala (akvifoliacoj), Melicope clusiifolia (rutacoj), Syzygium sandwicensis (mirtacoj), Myrsine lessertiana (Myrsinaceae), Tetraplasandra spp. (araliacoj), kaj Perrottetia sandwicensis (Dipentodontaceae) same kiel Cibotium (Cyatheales, inkluzive de arbaj filikoj). Gunnera petaloidea (Gunneraceae), Clermontia spp. kaj Cyanea spp. (Campanulaceae), Labordia hirtella (Loganiaceae), Broussaisia arguta (hidrangeacoj), Phyllostegia spp. lamiacoj), Rubus hawaiensis ( rozacoj ), Adenostemma lavenia ( asteracoj ), Pilea peploides ( urtikacoj ), Pipturus albidus ( urtikacoj), Touchardia latifolia (urtikacoj), kaj Peperomia spp. (piprujacoj) estas komunaj subarbaraĵaj plantoj. Grimpoplantoj ampleksas Alyxia oliviformis (apocinacoj) kaj Smilax melastomifolia (Smilacaceae). Freycinetia arborea (Pandanaceae), Astelia menziesiana (Asteliaceae) kaj Cheirodendron trigynum (araliacoj) estas epifitaj angiospermoj troveblaj en humidaj arbaroj. Epifitaj filikoj, kiel Adenophorus spp., Hymenophyllum recurvum, Ophioglossum pendulum, Asplenium nidus, Elaphoglossum hirtum, kaj Grammitis hookeri, kovras arbojn. Epifitaj muskoj inkludas Acroporium fuscoflavum, Rhizogonium spiniforme, kaj Macromitrium owahiense. Pritchardia spp. (arakacoj) povas elstari el la arbara kanopeo [8].

Torfejoj redakti

Torfejoj troviĝas en montaraj regionoj kie la precipitaĵo superas la drenadon. La dominanta vegetaĵaro en torfejoj konsistas el arbustoj, ciperacoj, kaj poacoj. Pli grandaj arbedoj kaj etaj arboj troviĝas ĉe la torfejobordoj kaj sur altaĵoj. Kareksoj, Oreobolus furcatus, kaj Rhynchospora rugosa estas komunaj ciperacoj. Arbustoj inkluzivas Vaccinium calycinum kaj Vaccinium dentatum (erikacoj), dum poacoj estas reprezentitaj de Dichanthelium spp. kaj Deschampsia nubigena [9]. Nanaj varioj de Metrosideros polymorpha vars. incana kaj glabriofolia estas la plej oftaj arboj apud la bordoj de torfejoj [10]. La filikoj Lycopodiella cernua, Sadleria spp.,[9] kaj Dicranopteris linearis vegetas en torfejoj [10]. Maloftaj plantoj estas Acaena exigua (rozacoj), Dubautia spp. (asteracoj), kaj Argyroxiphium spp (asteracoj) [9].

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 angle Hawaii tropical moist forests (OC0106). WWF Full Reports. World Wide Fund for Nature. Alirita 2009-02-07.
  2. 2,0 2,1 angle Kay, E. Alison. (1995) A Natural History of the Hawaiian Islands: Selected Readings II. University of Hawaii Press, p. 147. ISBN 9780824816599.
  3. angle Hawaii tropical moist forests (OC0106). WildWorld Ecoregion Profiles. National Geographic Society. Alirita 2009-02-19.
  4. angle Leone, Diana, "Rain supreme", Honolulu Star-Bulletin, 2002-05-27.
  5. angle Cuddihy L. W., C. P. Stone 1990 : Alteration of native Hawaiian vegetation-Effects of humans, their activities and introductions, Chapter 7: Vegetation of the Hawaiian Islands p. 7, University of Hawai
  6. 6,0 6,1 angle Ziegler, Alan C.. (2002) Hawaiian Natural History, Ecology, and Evolution. University of Hawaii Press, p. 175–176. ISBN 9780824821906.
  7. angle Sohmer S.H. & R. Gustafson 1987 : Plants and Flowers of Hawais, University of Hawaii Press, ISBN 9780824810962 [1], pp. 45–52
  8. angle Welsbacher, Anne. (2003) Life in a Rain Forest. Twenty-First Century Books, p. 29. ISBN 9780822546856.
  9. 9,0 9,1 9,2 angle Sohmer e.a. 1987
  10. 10,0 10,1 angle Barbour, Michael G.; William Dwight Billings. (2000) North American Terrestrial Vegetation, 2‑a eldono, Cambridge University Press, p. 670. ISBN 9780521559867.

Vidu ankaŭ redakti

20° N 157° U / 20 °N, 157 °U / 20; -157 (mapo)

Eksteraj ligiloj redakti