La Havel (sorabe Hobola) estas rivero de 325 kilometroj da longeco en la federaciaj landoj Meklenburgo-Antaŭpomerio, Brandenburgio, Berlino kaj Saksio-Anhalto de Germanio. Ekde la fonto en Meklenburgo-Antaŭpomerio, en nordorienta Germanio, ĝi fluas unue suden, poste okcidenten kaj fine nordokcidenten tra multaj lagoj, lagetoj kaj riveraj golfetoj kaj fine enfluas la riveron Elbo. La rivereta vojo estas vasta kurbiĝo: la rekta distanco inter la fonto kaj la enfluejo estus nur 69 kilometroj. Pro sia malrekta vojo de 325 kilometroj tamen la rivero estas la plej longa dekstra alflua rivero de Elbo. Ĉiusekunde la rivero antaŭ la enfluejo en Elbon movas 108 m³ da akvo, per tiu nombro la rivero Havel estas la tria plej akvoriĉa alfluo de Elbo post Vultavo (150 m³/s) kaj Saale (115 m³/s).

Havel
fluoj de la riveroj Havel (malhelblue) kaj Rhin (bluverde)
fluoj de la riveroj Havel (malhelblue) kaj Rhin (bluverde)
fluoj de la riveroj Havel (malhelblue) kaj Rhin (bluverde)
rivero
Bazaj informoj
Situo Meklenburgo-Antaŭpomerio, Brandenburgio, Berlino kaj Saksio-Anhalto (Germanio)
Longeco 325 km, kun la alflua rivero Spree ĉ. 560 km
Fluo
Fonto apud Ankershagen (Meklenburgo-Antaŭpomerio)
- Alteco super marnivelo 62,6 m
- Koordinatoj 53° 28′ 4″ N, 12° 56′ 8″ O (mapo)53.46777777777812.935555555556
Enfluejo apud Havelberg (Saksio-Anhalto) en Elbon
- Alteco 22 m
- Koordinatoj 52° 54′ 30″ N, 11° 52′ 38″ O (mapo)52.90833333333311.877222222222
Altecodiferenco 40,6 m
Geografio
Trairataj urboj Berlino, Potsdam, krome la urbetoj Wesenberg, Fürstenberg, Zehdenick, Oranienburg, Birkenwerder, Hohen Neuendorf, Hennigsdorf, Berlino, Potsdam, Werder, Brandenburg, Rathenow, Havelberg
Alfluantoj
- Dekstraj Rhin, Dosse
- Maldekstraj Woblitz, Briese, Tegeler Fließ, Spree, Nuthe, Buckau
Havel (Germanio)
Havel (Germanio)
DEC
fonto
fonto
fonto
DEC
enfluejo
enfluejo
enfluejo
Havel
Map
Havel
vdr
la rivera fontejo, fone la lago Mühlensee de Ankershagen


285 el la entute 325 riveraj kilometroj situas en la federacia lando Brandenburgio, kaj la plejparto de la kompleta rivera vojo estas ŝipe pasebla. Preskaŭ sur la tuta vojo kluzoj reguligas la akvoaltecon. Malgraŭ tiu artefarita transformo de la rivero al ĉiusezona "akvostrato" la rivero pro la multnombraj naturaj lagoj dum sia vojo havas grandan kapaciton ankaŭ dum sekaj monatoj teni sian akvokvanton kaj tenis certan gradon da natureco. Inundoj tre maloftas kaj plejparte influiĝas per inundo de la rivero Elbo, kiu nerekte altigas la akvoaltecon dum la plej lastaj kilometroj de la alfluo Havel. Multaj flankaj kanaloj kreas mallongigojn por la kargoŝipoj kiuj uzas la "akvostraton".

La plej granda alflua rivero de la Havel nomiĝas Spree [prononco "Ŝpre"]. Ĉe la kunfluejo la rivero Spree transportas pli ol la duoblon da akvo kompare al la rivero Havel (38 m³/s kompare al 15 m³/s) kaj krome per longeco da entute 380 kilometroj pluroble superas la ĝistiean longecon de la rivero Havel: Se oni mezurus la longecon ekde la fonto de la rivero Spree ĝis la enfluo en Elbon, tiu longeco estus 560 kilometroj.

Nomo redakti

La nomo de la Havel (sorabe: Hobola) laŭdire venis el la tempo de la ĝermana setlado, antaŭ ol la slavoj venis al la regiono. La nomo venis de la ĝermana vorto „Habula“ (etimologie parenca al la germanaj vortoj Hafen, do haveno, kaj Haff, laguno). La radiko „Haf-“ en la germana lingvo de antaŭaj jarcentoj signifis aŭ golfeton aŭ similforman iel rondecan argilaĵon aŭ ceramikaĵon. Laŭ tiu paralelaĵo la nomo korespondas al la formo de la rivero, kiu havas aparte multajn larĝajn golfetojn kaj lagojn kaj kiu do dum sia fluo ofte larĝiĝas kaj mallarĝiĝas.

Urbaj kaj neurbaj komunumoj survojaj redakti

 
rivera golfeto apud Groß Kreutz

De la fonto al la enfluejo en la riveron Elbo:

Alfluantoj redakti

Bildaro redakti

Eksteraj ligiloj redakti