Heřmanův Městec
La urbo Heřmanův Městec troviĝas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, proksimume 10 kilometrojn okcidente de la distrikta urbo Chrudim, 24 kilometrojn oriente de Čáslav kaj 15 kilometrojn sude de Pardubice. Vivas ĉi tie 4 912 loĝantoj (2023). En la urbo estas galerio Cyrany fieranta per valoraj bildoj. Proksime situas kampadejo Konopáč kun banlago.
Heřmanův Městec | |||
germane Hermannstädtel | |||
urbo | |||
Preĝejo de sankta Bartolomeo
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Heřmanův Městec | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Chrudim | ||
Administra municipo | Heřmanův Městec | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Svitava montetaro, Fera montaro | ||
Memorindaĵoj | Heřmanův Městec | ||
Situo | Heřmanův Městec | ||
- alteco | 280 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 56′ 51″ N 15° 40′ 05″ O / 49.94750 °N, 15.66806 °O (mapo) | ||
Areo | 14,34 km² (1 434 ha) | ||
Loĝantaro | 4 912 (2023) | ||
Denseco | 342,54 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1325 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 538 03 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0531 | ||
NUTS 5 | CZ0531 571385 | ||
Katastraj teritorioj | 2 | ||
Partoj de urbo | 4 | ||
Bazaj setlejunuoj | 5 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Heřmanův Městec | |||
Retpaĝo: www.hermanuv-mestec.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Bylany, Kostelec u Heřmanova Městce, Morašice, Načešice, Rozhovice, Klešice, Úherčice, Lány kaj Svinčany.
Partoj de la urbo redakti
Al la urbo apartenas urbopartoj: Heřmanův Městec
- Chotěnice
- Konopáč
- Radlín
Historio redakti
La urbo estis verŝajne fondita fare de Heřman el Mrdice. La unua mencio pri la urbeto el jaro 1325 koncernas dividon de havaĵo de tiu nobelo. En la mezo de la 16-a jarcento ĉi tie gesenjoroj el Ronovec konstruigis fortikaĵon. De la jaro 1591 posedis la urbon Žerotín-oj, poste Berk-oj el Dubá, en la jaroj 1661 – 1797 ĝi estis en havaĵo de Špork-oj kaj de la jaro 1828 de nobelfamilio Kinski.
Loĝantaro redakti
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 4 776 |
1880 | 5 095 |
1890 | 5 099 |
1900 | 5 141 |
1910 | 5 070 |
1921 | 4 649 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 4 391 |
1950 | 3 585 |
1961 | 4 137 |
1970 | 4 312 |
1980 | 5 003 |
1991 | 5 046 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 4 885 |
2014 | 4 822 |
2016 | 4 853 |
2017 | 4 845 |
2018 | 4 812 |
2019 | 4 835 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 4 856 |
2021 | 4 769 |
2022 | 4 721 |
2023 | 4 912 |
Memorindaĵoj redakti
La kastelo Heřmanův Městec redakti
ekestis per rekonstruo de origina fortikaĵo. Renovigita ĝi estis post brulego en la jaro 1740 kaj en nuntempan formon ĝi estis rekonstruita fare de Jan Václav (Johano Venceslao) Špork en la jaro 1784. Sinsekve estis poste alkonstruitaj kapelo, turo kaj vintra ĝardeno. Nun estas la kastelo kvar-ala, duetaĝa; en la centro ĝi havas kvadratan korton kaj malantaŭ la kastelo estas vasta naturforma parko. Al la kastelo apartenis ankaŭ granda objekto nomata Medov, situanta ĉe urboplaco trans la ŝoseo.
Preĝejo de Sankta Bartolomeo sur la Placo "Míru" redakti
estas baroka kaj estis konstruita post brulego de la urbo samtempe kun la kastelo en la jaroj 1756 – 1761 fare de majstro F. Jedlička. La preĝejo estas ununava kun iluzia arkitekturo, ekipaĵo estas el la 2-a duono de la 18-a jarcento kaj estas el sfero de laborejo de fratoj Pacák.
Barokaj kaj empiraj domoj redakti
Sur oblonga ĉefa placo "Míru" (esp. "de la Paco") situas barokaj domoj el la dua duono de la 18-a jarcento, konstruitaj same de la konstruisto Jedlička, kaj empiraj domoj el la unua duono de la 19-a jarcento.
Tombeja preĝejo de Anunciacio redakti
origine renesanca el la 16-a jarcento estis modifita baroke kaj renovigita en la jaro 1928. Sur la ĉefa altaro estas bildo de Anunciacio. La flankan altaron de Sankta Antonio ornamas origina bildo de la sanktulo kaj tabula epitafo kun Resurekto de Kristo. Apud la preĝejo situas sur kvadrata masonita fundamento sonorilturo kun ligna dua etaĝo. Ĝi devenas el la jaro 1711.
Kapelo de Sankta Georgo redakti
ĉe kruciĝo de la stratoj Tylova kaj Čáslavská proksime de la stacidomo devenas el la jaro 1680. Ĝi havas duetaĝan fasadon fragmentitan per cipoj (duonkolonoj).
Juda tombejo redakti
origine el la 16-a jarcento estis kelkfoje ampleksigita.
Statuo de Sankta Johano de Nepomuko redakti
kun anĝeletoj, estas datita de 1729.
Statuo de Sankta Venceslao redakti
kun voluta piedestalo sur urboplaco antaŭ la kastelo estas el la jaro 1723.
Statuo de Sankta Laŭrenco redakti
estas datita 1729. Ĝia aŭtoro apartenis al Braŭna skolo.
Akvujo sur placo de Masaryk redakti
estas baroka, poligona.
La Sinagogo redakti
devenas el la 18-a jarcento. En la jaro 1890 ĝi estis rekonstruita en novromana stilo. En apuda estinta juda lernejo troviĝas grandsignifa arta galerio Cyrany.
-
Kastelo en Heřmanův Městec
-
Kastelo en Heřmanův Městec, malantaŭa parto
-
Preĝejo de Sankta Bartolomeo
-
Juda tombejo
Literaturo redakti
- Muchka I. – Petříček V. – Neubert L.: Východní Čechy. Eldonis Panorama eldonejo en Prago en j. 1990.
- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.
Eksteraj ligiloj redakti
- Paĝaro de mikroregiono Heřmanoměstecko ĉeĥe Arkivigite je 2008-12-25 per la retarkivo Wayback Machine
- Galerio de bildetoj
- Paĝaro de biciklovojo ĉeĥe Arkivigite je 2016-03-14 per la retarkivo Wayback Machine
- virtual show