Heather MILLS (12-an de januaro 1968 en Aldershot, Britio; edzina nomo Lady Heather Mills McCartney) estas iama modelo, kiu mondvaste konatiĝis pro sia geedziĝo kun Paul McCartney.

Ŝi perdis - en akcidento kun motorciklisto - la 8-an de aŭgusto 1993 la maldekstran piedon kaj rompis al si eĉ la pelvan oston. Pro tio rompiĝis ŝia modela kariero kaj ekde tiam ŝi uzas piedan protezon. Ekde tiam ŝi tre forte luktas por siaj samsortanoj, precipe por tiuj kiuj perdis membrojn pro kampominoj.

Ŝi geedziĝis en 2002 kun iama Beatles-ano Paul McCartney. Kvankam ŝi perdis sian unu ovodukton kaj la pelva zono estas per metaloj firmigita, ŝi naskis filinon en 2003 (Beatrice Milly).

Pro sia tro forta personeco la paro deklaris en 2006 apartan kunvivon, divorcon. Post la disiĝo aperis malhonestigaj informoj pri Mills: ŝi onidire menciis pri vegetarismo (ŝi ŝatis la bovaĵojn), ŝi aperis en pornografia libro, ŝi onidire estis pagita teleputino.

Ŝi luktis ankaŭ por la bestoj (fokoj en Kanado) kun McCartney.