Hector Croxatto Rezzio

Héctor Croxatto Rezzio (Valparaíso, 3-a de julio 1908 - Santiago de Chile, 28-a de septembro 2010) estis ĉilia sciencisto.

Hector Croxatto Rezzio
Persona informo
Naskiĝo 3-an de julio 1908 (1908-07-03)
en Valparaiso
Morto 28-an de septembro 2010 (2010-09-28) (102-jaraĝa)
en Santiago de Ĉilio
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Ĉilio vd
Alma mater Universitato de Ĉilio vd
Familio
Infanoj Horacio Croxatto Avoni vd
Profesio
Okupo fiziologo • universitata instruisto • biologo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li grandiĝis en Temuko, kaj poste migris al Santiago de Chile por studi Medicinon en la Universidad de Chile, kaj akiris la titolon de kuracisto kirurgo en 1930.

Li pliprofundigis siajn studojn en Bazelo kaj en la universitato de Harvard.

Li estis dum 20 jaroj profesoro pri Fiziologio en la Instituto de Educación Física y Técnica de la Casa de Bello. En 1958 li iĝis Akademia Sekretario kaj poste Dojeno de la Fakultato pri Medicino de la Katolika Universitato de Ĉilio. En 1966 li estis nomumita unua direktoro de la Centro de Perfektigo kaj Spertado de la Ministerio de Publika Edukado de Ĉilio, nuntempe CPEIP. En 1976 li estis nomumita membro de la Papa Akademio de la Sciencoj kaj, en 1985, la Papa Katolika Universitato de Ĉilio omaĝis lin per la titolo de Doctor Scientiae et Honoris Causa. Same faris la Universidad Metropolitana de Ciencias de la Educación en 2002.

Liaj esploroj inkluzivas biologion, fiziologion, bioĥemion, imunologion, per aparta studado de la arteria tropremo, la endokrinan sistemon, la renan sistemon kaj la instruado de la scienco. En 1979, li ricevis la Nacian Premion de la Sciencoj de Ĉilio pro lia vasta kontribuo al la scienca kono, per pli ol 200 eldonaĵoj.

Profunde kristana, li okupiĝis ankaŭ pri temoj kiuj apartenas al diversaj konfakoj, kiel ekzemple Arta kreado kaj Scienca kreado. Tutmondano, li instruis al miloj da gestudentoj. Li estas membro de pluraj sciencaj socioj de Ĉilio kaj eksterlande kaj eldonis nenombreblajn esplorojn.

Eksteraj ligiloj redakti