Hector Malot

franca verkisto

Hector-Henri Malot nomita ankaŭ Hector MALOT, naskiĝinta la 20an de majo 1830 en la vilaĝo La Bouille, proksime de Rouen, kaj mortinta la 18an de julio 1907 en Fontenay-sous-Bois, estis franca romanisto.

Hector Malot
Persona informo
Hector Malot
Naskonomo Hector-Henri Malot
Naskiĝo 20-an de majo 1830 (1830-05-20)
en La Bouille
Morto 18-an de julio 1907 (1907-07-18) (77-jaraĝa)
en avenue de la Dame Blanche, Fontenay-sous-Bois
Tombo Cimetière de Fontenay-sous-Bois vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Lycée Pierre-Corneille • Lycée Condorcet • Pariza Fakultato de Juro vd
Subskribo Hector Malot
Familio
Edz(in)o Madame Hector Malot vd
Profesio
Okupo romanisto • literaturkritikisto • verkisto de porinfana literaturo • verkisto vd
Laborkampo kreiva kaj profesia verkado • literatura kritikoprozo vd
Verkado
Verkoj Sen Familio ❦
Nobody's Girl vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En 1867, Hector Malot edziĝis al Anna Dariès en Montgeron kun kiu li havis filinon, Lucie (1868). Anna forpasis en 1880. Hector denove geedziĝis la sekvan jaron kun Marthe Oudinot de La Faverie (1850-1926), juna virino kiu aĝis 31 jarojn, kun kiu li multfoje vojaĝis.

Apero de Sen Familio : Hector Malot je la apogeo de sukceso redakti

En 1878, Hector Malot aperigis sian plej faman verkon: nome Sen familio. Tiu romano rakontas la aventurojn de infano forlasita, Remi, kiu estas vendita de siaj adoptitaj gepatroj al stratartisto. Trairante la francajn vojojn, poste anglaj, Remi ekzercas malsamajn laborojn kaj multobligas la renkontojn antaŭ ol serĉadi pri sia identeco.

Verkisto engaĝita redakti

Virta, fidela je amikeco, ema por defendi la kaŭzon de la subpremitoj, Hector Malot estas kromnomita «Malot la honestulo» fare de la ĵurnalistino Séverine. Li estis amiko de Jules Vallès kiun li subtenis en lia londona ekzilo, sendante al li financan helpon kaj moralan konsolon. Danke al li la manuskripto Jacques Vingtras, kiu fariĝas La Infano, aperis.

Atenta al ludo de rolo en la jarcento, li aktivis, per sia romaneca skribo, por revizio de la leĝo sur la internigado en psikiatria hospitalo, por la restarigo de la divorco — malaperigita la 8an de majo 1816, komence de la resurtronigo, per la leĝo Bonald —, por la agnosko de la rajtoj de la eksteredzecaj idoj, por la plibonigo de la kondiĉoj de laboro, aparte tiuj de la infanoj.

Verkoj redakti

 
Tombo de Hector Malot en la tombejo de Fontenay-sous-Bois.
  • Victimes d'amour (trilogio)
    • Les Amants (1859)
    • Les Époux (1865)
    • Les Enfants (1866)
  • Les Amours de Jacques (1860)
  • Romain Kalbris (1869)
  • Un beau-frère (1869)
  • Une bonne affaire (1870)
  • Mme Obernin (1870)
  • Souvenirs d'un Blessé (1872) — kun Suzanne, Miss Clifton
  • Un curé de province (1872)
  • Un miracle (1872)
  • Un mariage sous le Second Empire (1873)
  • La Belle Madame Donis (1873) — ties sekvo
  • Clotilde Martory (1873)
  • Une belle-mère (1874)
  • Le Mariage de Juliette (1874)
  • Le Mari de Charlotte (1874)
  • La Fille de la comédienne (1875)
  • L'Héritage d'Arthur (1875)
  • L'Auberge du Monde (tetralogio)
    • Le Colonel Chamberlain (1875)
    • La Marquise de Lucilière (1875)
    • Ida et Carmélita (1876)
    • Thérèse (1876)
  • Les Batailles du mariage (trilogio)
    • Un bon jeune homme (1877)
    • Comte du pape (1877)
    • Marié par les prêtres (1877)
  • Cara (1878)
  • Sans famille (1878)
  • Le Docteur Claude (1879)
  • La Bohême tapageuse (trilogio)
    • Raphaëlle (1880)
    • La duchesse d'Arvernes (1880)
    • Corysandre (1880)
  • Une femme d'argent (1881)
  • Pompon (1881)
  • Séduction (1881)
  • Les Millions honteux (1882)
  • La Petite Sœur (1882)
  • Paulette (1883)
  • Les Besoigneux (1883)
  • Marichette (1884)
  • Micheline (1884)
  • Le Sang bleu (1885)
  • Le Lieutenant Bonnet (1885)
  • Baccara (1886)
  • Zyte (1886)
  • Vices français (1887)
  • Ghislaine (romano) (1887)
  • Conscience (romano) (1888)
  • Mondaine (1888)
  • Justice (1889)
  • Mariage riche (1889) — kun Mariage riche, Vire de bord, L'Ombre, Une peur, Sous le suaire, Le Magot, Le Café Adèle
  • Mère (1890)
  • Anie (1891)
  • Complices (1892)
  • En Famille (1893)
  • Amours de jeunes, amours de vieux (1894)
  • Un nom (1895)
  • Le Roman de mes romans (1896) literatura membiografio
  • Le Mousse (1897) eldonita inter 1901 kaj 1902

En esperanto en 2021 estis tradukita Sans famille fare de Michel FONTAINE kaj SHIN Eun-Sook (Ana Songxanta)