La hedareboj estas etno en Sudano, Egiptio kaj Eritreo. Ili apartenas al la beĝaoj. Ili parolas la beĝan lingvon (nomatan Bedawi); sed la plej multaj el ili krome ankaŭ parolas la araban kaj la tigrinjan.

Hedareboj
etnotribo
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

La hedareboj estas proksimume 2.312.000 homoj, el kiuj la plej multaj estas sunaaj muslimoj. Triboj de la hedareboj estas la haŝeŝoj (Hashish), Labatoj (Labat) kaj la halenkaoj (Halenqa).

Ili estas unu el la naŭ lingvistike difinitaj subnaciecoj de Eritreo.

Literaturo redakti

  • Tom Killion: Historical Dictionary of Eritrea. The Scarecrow Press 1998. ISBN 0-8108-3437-5