Hedwig Dohm

germana verkisto

Marianne Adelaide Hedwig DOHM, origine: SCHLESINGER (naskiĝis la 20-an de septembro 1831, mortis la 1-an de junio 1919) estis germana verkistino kaj pionirino de la virina movado en Germanio.

Hedwig Dohm
Persona informo
Naskonomo Marianne Adelaide Hedwig Schlesinger
Aliaj nomoj Marianne Adelaide Hedwig Jülich
Naskiĝo 20-an de septembro 1831 (1831-09-20)
en Berlino
Morto 1-an de junio 1919 (1919-06-01) (87-jaraĝa)
en Berlino
Tombo Alter St.-Matthäus-Kirchhof Berlin
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Memorigilo Hedwig Dohm
Familio
Edz(in)o Ernst Dohm
Infano Hedwig Pringsheim
Okupo
Okupo verkisto • aktivisto pri virinaj rajtoj • publikigistodramaturgo
vdr

Kiel filino de tabak-fabrikanto ŝi naskiĝis en Berlino. Ŝiaj gepatroj en la jaro 1817 transiris de la judismo al la protestantismo. Ili havis 18 idojn, kaj la patrino ofte batis la infanojn. En sia romano Schicksale einer Seele (1899) Hedwig Dohm priskribis siajn suferojn dum tiu ĉi tempo.

Kiel junulino Hedwig ege multe legis – plej ofte kaŝite, ĉar la familio postulis, ke ŝi koncentriĝu al la dommastrumado. Kiam ŝi havis 18 jarojn, ŝi fine rajtis viziti seminarion por instruistinoj. Tamen ŝi post ioma tempo ĉesigis la studadon por edziniĝi al Ernst Dohm, ĉefredaktoro de la satira ĵurnalo Kladderadatsch.

Ili havis kvin idojn: La sola filo mortis en la aĝo de 11 jaroj, sed Hedwig Dohm ebligis al siaj kvar filinoj bonan klerigon. La geedzoj havis viglajn rilatojn al la Berlina intelektularo, krome Hedwig aŭtodidakte lernis ĉion necesan por verki sian unuan publikaxjon: Die spanische Nationalliteratur in ihrer geschichtlichen Entwicklung (= La hispana nacia literaturo en sia historia evoluo), kiu aperis en 1867.

Komence de la 1870-aj jaroj Hedwig Dohm ekokupiĝis pli profunde pri la rajtoj de la virinoj. Ŝiaj idealoj estis pli radikalaj ol tiuj de la tiutempa virina movado, kaj ŝiaj unuaj kvar verkoj rikoltis aŭ malatenton aŭ akran kritikon.

En la jaro 1883 Ernst Dohm mortis. Dum pluraj jaroj Hedwig Dohm nenion publikigis, nur ekde 1890 ŝi denove verkis: ĉefe romanojn, teatraĵojn kaj rakontojn. En 1888 ŝi estis unu el la fondintinoj de la virina asocio Reform, kiu interalie postulis, ke virinoj rajtu studi en universitatoj.

Ŝi publikigis du pliajn verkojn: En Die Antifeministen (= La kontraŭfeministoj), kiu aperis en 1902, ŝi humure komentis la ideologion de siaj kontraŭuloj. Die Mütter (= La patrinoj), el ja jaro 1903, temis pri patrina amo, kiu laŭ Hedwig Dohm ne estas natura instinkto, sed konduto edukata al la virinoj. Ŝi proponis, ke por ebligi al la patrinoj labori profesie, la endomajn laborojn kaj la infanvartadon transprenu institucioj. Ŝi estis konvinkita, ke ekonomia sendependeco de la virinoj estas la sola vojo al samrajta partnereco. Krome ŝi postulis la balotrajton por virinoj.

Dum la Unua Mondmilito ŝi iĝis fervora pacifistino. Ŝia verko Der Missbrauch des Todes (=La misuzo de la morto) esprimis profundan pesimismon kauzatan de la milita kruelo.

Hedwig Dohm mortis en Berlino. El ŝiaj posteuloj menciindas ŝia nepino Katharina Mann, kiu en la jaro 1905 edziniĝis al la verkisto Thomas Mann.

Eksteraj ligiloj redakti