Heidi Goes

flandra verkistino, aktivistino kaJ esperantistino

Heidi GOES (naskiĝis la 15-an de marto 1976 en Oostende) estas flandra esperantistino.

Heidi Goes
Persona informo
Naskiĝo 15-an de marto 1976 (1976-03-15) (48-jaraĝa)
en Ostendo
Lingvoj Esperantonederlandagermanaportugalaindoneziafrancaangla
Ŝtataneco Belgio
Okupo
Okupo esperantisto • aktivulo • verkisto
vdr

Goes esperantistiĝis en 1990. Ŝi loĝas en Bruĝo, kie ŝi estas sekretario de la loka klubo Paco kaj Justeco. De 2004 ŝi estis estrarano kaj de 2007 ĝis marto 2010 prezidantino de la Flandra Esperantista Junulara Asocio.

En 2007 aperis ĉe UEA ŝia 86-paĝa libro Afero de Espero pri la historio de la Esperanto-movado en Afriko.

Goes estis Ĝenerala Sekretario de Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio de la UK en 2008 ĝis la UK en 2015, kaj ĝia prezidanto ekde 2019. Ŝi estas veganino.

En oktobro 2009 aperis la indonezia ŝlosilo, Kunci Esperanto, kunlaboro inter Heidi Goes kaj Bobby Mulyadi.

En novembro 2009 ŝi entreprenis instruvojaĝon tra Indonezio, instruis Esperanton al preskaŭ 500 indonezianoj. Dume ankaŭ esploris pri la historio de la E-movado en Indonezio, kontaktante pionirojn aŭ iliajn posteulojn. Ŝi faris same ankaŭ en septembro-oktobro 2010, kaj junio-julio 2012. En decembro 2012 ŝi vojaĝis al Indonezio por propagandi la Indonezian Esperanto-Kongreson okazontan en aprilo 2013, parolante interalie kun ĵurnalistoj kaj esperantistoj. Antaŭ tiu kongreso, en marto 2013, ŝi por la unua fojo vizitis Orientan Timoron kaj rezulte de tio, ĉeestis en Bogor ankaŭ du orienttimoraj radio-ĵurnalistoj. En aŭgusto-septembro 2014 kaj decembro 2016 ŝi disvastigis Esperanton en Orienta Timoro. En 2018 UEA aperigis ŝian 287-paĝan libron Movadaj insuletoj. Vivo kaj agado de esperantistoj en Indonezio, kun po ĉapitro pri Singapuro kaj Malajzio.

Kontribuis al En la mondon venis nova lingvo, festlibro por Ulrich Lins kaj al Gvidilo al la 17 Celoj por Daŭripova Evoluigo de Unuiĝintaj Nacioj redaktita de Humphrey Tonkin.

Ekde la komenco Heidi Goes estas unu el la ĵurianoj por INKO, Internacia Novelo-Konkurso de Bobelarto.

Distingoj redakti

  • 2011: Diplomo pri Elstara Agado
  • 2019: Premio Deguĉi

Per decido de la Estraro de UEA dum UK en Lahti, Premio Deguĉi de la jaro 2019 estas aljuĝita al Heidi Goes. Per tiu premio UEA celas rekoni ŝian kuraĝon, entuziasmon kaj sindonemon samkiel ŝian profundan esperon pri la kampo de Edukado kaj ŝian admirindan esploremon.[1]

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti