Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Heidi Schiller (naskiĝis la  16-an de majo 1973(nun 1973-05-16), do nun 50-jara) estas germana esperantistino kaj ekonomikistino. En la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj, ŝi aktivis en Germana Esperanto-Junularo i.a. kiel organizanto de la kultura kaj vespera programo de multaj Internaciaj Seminarioj. Devene el Prenzlau en la nordo de la tiutempa ŝtato GDR, ŝi esperantistiĝis kiel juna gimnazianino en elita internuleja mezlernejo en Torgelow am See, kaj estis inter tri estraranoj de la unuiĝinta Germana Esperanto-Junularo, kiuj en la komenco de sia oficperiodo la 31-an de decembro 1990 ankoraŭ ne estis plenkreskaj, do la asocia prezidanto Thomas Pusch anstataŭ la tri junuloj devis transpreni la juran respondecon pri iliaj estraraj agoj (la aliaj du estis Ulrich Görtz kaj Marko Lins). En intervjuo kun la revuo Esperanto en marto 1991 li nomis la staton de tiom juna estraro aparte bona signo por tutlanda junulara asocio. Post la abitura ekzameno ŝi daŭrigis la movadan aktivadon kiel studento de ekonomiko en la Teknologia Universitato de Berlino, sed post la studofino elektis aliajn vivofokusojn ol la "junaĝan" Esperanto-movadon.

Heidi Schiller
Persona informo
Naskiĝo 16-an de majo 1973 (1973-05-16) (50-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo ekonomikistoesperantisto
vdr