Heiko MAAS (naskiĝis la  19-an de septembro 1966(nun 1966-09-19) en Saarlouis, do nun 57-jara) estas germana politikisto kaj juristo, kiu membras en la socialdemokrata politika partio SPD. Ekde la 9-a de majo 2012 li estis ministro pri ekonomio, laboro, trafiko kaj energio de la federacia lando Sarlando en la pleja sudokcidento de Germanio, kaj funkciis ankaŭ kiel vica ministroprezidanto.[1] La 15-an de decembro 2013 li nomumiĝis ministro pri justico en la nova registaro de Germanio kaj estis ĝis la jaro 2018 kaj en la nova registaro. Ekde marto 2018 li estas en la kabineto de Merkel kiel ministro de eksterlandaj aferoj.

Heiko Maas
germana politikisto
Persona informo
Naskonomo Heiko Josef Maas
Naskiĝo 19-an de septembro 1966 (1966-09-19) (57-jaraĝa)
en Saarlouis
Religio katolika ekleziokatolikismo vd
Lingvoj germanaanglafranca vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Sarlando vd
Partio Socialdemokratia Partio de Germanio vd
Familio
Amkunulo Natalia Wörner vd
Profesio
Okupo politikisto • triathlete • juristoministroministro pri eksteraj aferoj vd
Laborkampo politiko • state administration vd
Aktiva en Sarbruko vd
En TTT Oficiala retejo vd
Ministro pri eksteraj aferoj de Germanio
Dum 2018 - dec. 2021
Antaŭulo Sigmar Gabriel
Sekvanto Annalena Baerbock
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Antaŭe li estis inter la jaroj 1992 kaj 2013 estro de la socialdemokrata frakcio en la landa parlamento de Sarlando kaj sekve estis gvidanto de la opozicio en tiu parlamento. En 2000 li iĝis prezidanto de la landa ligo de la socialdemokrata partio, kaj ekde 2001 li estas membro de la federacia estraro de la partio.

Biografio redakti

Post la fino de mezlernejo li laboris en fabriko Ford Motor Company en sia familia loĝloko. Dum la jaroj 1989–1996 li studis juron en la Universitato de la federacia lando Sarlando plenumante la ŝtatajn ekzamenoj de la 1-a kaj 2-a grado. En la jaro 1989 li ekmembras en la socialdemokrata politika partio SPD. En la jaro 1994 li la unuan fojon estis elektita al la Landtago en la federacia lando Sarlando. Dum la jaroj 1996–1998 li estis la ŝtata sekretario en la regiona ministerio pri medio, energio kaj transporto, kaj poste ĝis la jaro 1999 li estis ministro de la sama ministerio en la kabineto de Reinhard Klimmt. En la jaro 1999 la partio SPD en tiu regiono ekestis en la opozicio. Heiko Maas tiam revenis al la mandato de parlamentano, kiel deputito de SPD en la Landtago. En la jaro 2000 li ekestis ankaŭ la prezidanto de sia partio en la federacia lando Sarlando. En la jaro 2012, post la regionaj balotoj li aliĝis al la tn. granda koalicio de la landa registaro de Annegret Kramp-Karrenbauer en la federacia lando Sarlando, kaj ekplenumis la funkcion de vica ministroprezidanto (vicĉefministro) kaj ministro pri mastrumado, energio kj transporto.

La 15-an de decembro 2013 li nomumiĝis ministro pri justico en la nova registaro de Germanio kaj estis ĝis la jaro 2018 kaj en la kvara registaro de Angela Merkel, de la 14a marto 2018 li estas en la kabineto de Merkel kiel ministro de eksterlandaj aferoj.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. germanlingva artikolo "Jen la nova registaro de Sarlando" Arkivigite je 2012-06-07 per la retarkivo Wayback Machine en la retejo sr-online.de de la 9-a de majo 2012