La Heimlich-manovroHajmliĥ-manovro estas vivsava tuj-ago ĉe minacanta sufokiĝo pro ŝtopiĝo de la spirvojo. Ĝi estis unuafoje priskribita en 1974 fare de la malkovrinto, la usona kuracisto Henry J. Heimlich. Oni provas per premo de la abdomeno estigi tropremon en la korpo kaj tiel forigi la fremdajn korpon el la spirvojo.

Heimlich-manovro
Heimlich-manovro

Alia metodo estas forta bato je la interŝultra zono. Okaze de senkonscia paciento, oni devas-povas uzi koran-pulman revivigon.

Apliko redakti

La helpanto devas ĉirkaŭbrakumi la pacienton de malantaŭo, antaŭ la supra abdomeno. La helpanto formas pugnon per unu mano kaj lokiĝas tion sub la ripojn kaj la sternumon. La helpanto prenas per la alia mano la pugnon kaj premas-tiras ĝin malantaŭen kaj supren. Celo estas la altigo de la premo en la pulmo kaj en la aertuboj.

Okaze de la Heimlich-manovroj ekzistas la danĝero, ke oni rompas ripojn aŭ okazas internaj vundoj ĉe la paciento (ekz. hepata detiriĝo ĉe infanoj).

Malaplikaj konsiloj redakti

  • Okaze de fiŝosto, la principo ne funkcias, ĉar la osteto ne ŝtopas plene la spirvojon, tiel ĝin ne forigas tropremo.
  • Oni ne povas forigi akvon el la pulmo per tiu metodo.
  • Okaze de senkonscio, oni devas uzi la koro-pulman revivigon.