Heinrich Bach (* 16-an de septembro 1615 en Wechmar; † 10-an de julio 1692 en Arnstadt) estis germana orgenisto el la familio Bach.

Heinrich Bach
Persona informo
Naskiĝo 16-an de septembro 1615 (1615-09-16)
en Günthersleben-Wechmar
Morto 10-an de julio 1692 (1692-07-10) (76-jaraĝa)
en Arnstadt
Lingvoj germana
Familio
Patro Johann Bach la 1-a
Patrino Anna Schmied
Frat(in)oj Christoph BachJohann Bach
Edz(in)o Eva Hoffmann
Infanoj Johann Michael Bach la 1-aJohann Christoph Bach la 1-a • Johann Günther Bach
Okupo
Okupo komponistoorgenisto
vdr

Heinrich estas prapatro de la tiel nomata linio de Arnstadt. Post la frua morto de la patro lia pli aĝa frato Johann transprenis la pluan edukadon kaj instruis al li la orgenludadon. Kun li li transloĝiĝis al Suhl (urbofajfisto Hoffmann) kaj Schweinfurt.
En 1635 li eniris la konsilantarmuzika kompanio de Erfurt, kiun direktis Johann, kaj estis ekde 1635 ĝis 1641 konsilantara muzikisto en Erfurt.

En la jaro 1641 li ricevis la postenon de orgenisto ĉe la Liebfrauen- und Supra preĝejo de Arnstadt, kiun li tenis ĝis sia morto.
En 1642 li geedziĝis kun la pli juna filino de urbofajfisto Hoffmann el Suhl.

Krome orgenisto Heinrich Bach ankaŭ estis komponisto. De li tamen konserviĝis nur malmultaj komponaĵoj. Krom kelkaj ĥoraloj por orgeno la ununura verko, kiu restis de Heinrich Bach, konserviĝis la kantato Ich danke dir, Gott, kies teksto baziĝas sur psalmo 139 verso 14. La kantato krome distingiĝas per ensemblo tipa por la 17-a jarcento: kvinvoĉa arĉinstrumenta ĥoro (kun du vjoloj) kaj kvin kantistoj (du sopranoj).

Tri el liaj filoj estis muzikistoj:

Konserviĝintaj verkoj redakti

  • Ich danke dir, Gott
  • Kyrie
  • Zwei Sonaten à 5
  • Da Christus an dem Kreuze stund
  • Erbarm dich mein, o Herre Gott

Eksteraj ligiloj redakti