Heinrich Finck (* 14441445 en Bamberg?; † 9-a de junio 1527 en Vieno) estis Germana orkestrestro kaj komponisto.

Heinrich Finck
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1445 (1445-01-01)
en Bamberg
Morto 9-an de junio 1527 (1527-06-09) (82-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Vivo redakti

Supozeble li estis membro de la kortegokapelo en Krakovo kaj de la kapelo ĉe la kortego de la Hungara reĝo. 1510 ĝis 1514 orkestrestro de la kortega orkestro en Stutgarto, poste mallongan tempon komponisto de la kortega orkestro de Maksimiliano la 1-a, ekde1519(?) de la kapitulo en Salcburgo samkiel ĉe la Viena „Schottenkloster“ [monaĥejo], ekde 1527 kortega orkestrestro ĉe Ferdinando la 1-a en Vieno.

Verkoj redakti

Liaj plurvoĉaj sakralaj verkoj kaj profanaj kantokomponaĵoj montras la transiron de malfrumezepoka, plejparte trivoĉa polifonio kun tekniko de Cantus Firmus al imita esprimarto de la renesanco en ĝis sepvoĉa komponaĵo. En 1536 aperis en Nurenbergo 29 „Schöne außerlesene lieder des hoch berümpten Heinrici Finckens ...“ [belaj elektitaj kantoj de la alte fama Heinrich Finck], kiujn sekvis post tempospacoj pliaj plejparte kvarvoĉaj kantoj. El la verkoj de Finck i.a. konserviĝis: kvar mesoj, unu magnifikato, unu introituso, himnoj kaj germanaj kantoj.

Heinrich Finck estas unu el la unuaj gravaj Germanaj muzikistoj.

Literaturo redakti

  • Meyers großes Taschenlexikon, Bibliographisches Institut, Mannheim 1981
  • Meyers Handbuch über die Musik, Bibliographisches Institut, Mannheim/Zürich 1966