Heinrich GEORGES (naskiĝinta la 3-an de junio 1852 en Gotao, mortinta la 12-an de aŭgusto 1921 samloke) estis germana klasika filologo kaj bibliotekisto. Li estis la dua filo de la filologo kaj gimnaziinstruisto Karl Ernst Georges.[1]

Heinrich Georges
Persona informo
Naskiĝo 3-an de junio 1852 (1852-06-03)
en Gotha
Morto 12-an de aŭgusto 1921 (1921-08-12) (69-jaraĝa)
en Gotha
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Patro Karl Ernst Georges
Okupo
Okupo bibliotekisto • klasika filologo
vdr

Vivo redakti

Heinrich Georges studis ekde la somera semestro 1871 klasikan filologion ĉe la Universitato de Göttingen.[2] Ekde 1874 li deĵoris asistante ĉe la Duka bilioteko gotaa. Post doktoriĝo ĉe la Universitato de Lepsiko (en la 21.7.1877) li nomumitis en 1879 Gotae ĉefbibliotekisto. Samtempe li transprenis la gvidadon de la Duka ŝtata arkivo. En 1899 li iĝis vicdirektoro biblioteka (sub Rudolf Ehwald).

Por siaj bibliotekistaj kaj arkivistaj laboroj li gajnis admiron kaj ŝaton. En 1889 li fariĝis membro de Akademio de komunutilaj sciencoj de Erfurto.[3] kaj nomumitis krome profesoro. Rilate al la propra scienca laborado Georges koncentriĝis tute je la leksikografio de la latina lingvo. Li prilaboris la latinan-germanan parton de la leksikono Ausführliches lateinisch-deutsches und deutsch-lateinisches Handwörterbuchs de la patro. Ties nova eldono de 1913 represitis poste ankoraŭ ofte sen pluaj ŝanĝoj. Krome li kontinuigis alian patran ellaboraĵon, Kleines Handwörterbuch.[4]

Verkoj redakti

  • De elocutione M. Velleii Paterculi. Leipzig 1877 (disertacio)
  • (kun Georg Aenotheus Koch) Schulwörterbuch zur Aeneide des P. Vergilius Maro, tria eldono, Hannover 1899

Eldonistece redakti

  • Karl Ernst Georges: Kleines deutsch-lateinisches Handwörterbuch. Sesa eldono. Hannover/Leipzig 1897–1898; sepa eldono samloke 1910
    • Thomas Baier (eld.): Der Neue Georges. Kleines deutsch-lateinisches Handwörterbuch von Karl-Ernst Georges. Prilaboris Jochen Schultheiß, Darmstadt 2017
  • Karl Ernst Georges: Kleines lateinisch-deutsches und deutsch-lateinisches Handwörterbuch. Lateinisch-deutscher Teil. Nona eldono. Hannover/Leipzig 1909; kun multaj represoj
  • Karl Ernst Georges: Ausführliches lateinisch-deutsches Handwörterbuch. Oka eldono, Hannover 1913–1918

Referencoj redakti

  1. Lia frato Ernst Georges (1847-1901) estis paroĥestro en Hochheim; hobifilologie li prizorgis geografian aneksaĵon kaj trarigardon de la germana-latina lernejvortaro (Deutsch-lateinisches Schulwörterbuch).
  2. Wilhelm Ebel (eld.): Die Matrikel der Universität Göttingen 1837–1900. Hildesheim 1974, p. 374 (nr. 52875)
  3. Jahrbücher der Akademie Gemeinnütziger Wissenschaften zu Erfurt. Volumo 43 (1917), p. 178
  4. etbiografio

Literaturo redakti

  • Jahrbuch der deutschen Bibliotheken. 14-a jarkolekto (1920), p. 114
  • Wer ist’s? (oka versio), Berlin 1922, p. 470
  • Gerhard Pachnicke: Gothaer Bibliothekare. Dreißig Kurzbiographien in chronologischer Folge. Gotao 1958 (=Veröffentlichungen der Landesbibliothek Gotha. 5), p. 27-28

Eksteraj ligiloj redakti