Heinrich Hoffmann (verkisto)

Heinrich HOFFMANN [hajnriĥ hofman] (naskiĝis la 13-an de junio, 1809 en Frankfurt am Main, mortis la 20-an de septembro 1894 samloke) estis germana kuracisto kaj verkisto.

Heinrich Hoffmann
Persona informo
Naskiĝo 13-an de junio 1809 (1809-06-13)
en Frankfurto ĉe Majno
Morto 20-an de septembro 1894 (1894-09-20) (85-jaraĝa)
en Frankfurto ĉe Majno
Mortokialo apopleksio
Tombo Frankfurt Main Cemetery
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Prusio
Alma mater Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-HalleUniversitato de Hajdelbergo
Okupo
Okupo verkisto • psikiatro • verkisto de porinfana literaturo • ilustristo • poeto
Verkoj Struvelpetro
vdr

Ĉar lia granda pasio, la verkado, ne certigus al li sekuran materian estontecon, li konforme al la deziro de sia patro studis medicinon en Heidelberg, Halle (Saale) kaj Parizo, kaj poste laboris en tiu ĉi fako. Samtempe li dediĉis sin al la verkado kaj eldonis ekz. kolekton de poeziaĵoj (Gedichte) en la jaro 1842.

Literaturan sukceson Heinrich Hoffmann gajnis tute hazarde: Serĉante kristnaskan donacon por sia 3-jara filo, li konstatis, ke ne haveblis belaj libroj por infanoj tiuaĝaj. Li do ekverkis mem kaj je Kristnasko 1844 la donaco estis preta. Al la eldonado oni tamen devis persvadi la aŭtoron: Probable timante pri sia reputacio kiel serioza kuracisto okupiĝanta pri tiaj infanaĵoj, li publikigis la verkon en 1845 sub la pseŭdonimo Reimerich Kinderlieb. La libro, temanta ekzemple pri knabo (la StruvelpetroHirthara Petro) kiu ne volis kombi kaj tondi sian hararon, pri knabino ludanta kun fajro kaj pereanta en la flamoj kaj pri knabo rifuzanta la manĝadon kaj mortanta de subnutrado..., tuj famigis la aŭtoron.

En sia kuracista kariero Heinrich Hoffmann estis alte aprezata, ĉar li forte engaĝiĝis por pli humana vivo de psike malsanaj personoj. Precipe li laboris en psikiatria kliniko, aparte pri psike malsanaj infanoj, kaj en Germanio konsideratas unu el la pioniroj de infana kaj adoleskula psikiatrio kaj psikoterapio. Li mortis en sia naskiĝurbo.

En Esperanto aperis redakti

La Struvelpetro : beletaj rakontoj kaj komikaj bildoj / de Heinrich Hoffmann. Esperanta trad. de Jakob David Applebaum. - Frankfurto ĉe Majno: Literatura Instituto Rütten kaj Loening, 1921. - 24 paĝoj : multaj ilustraĵoj

La Struvelpetro : beletaj rakontoj kaj komikaj bildoj / de Heinrich Hoffmann. Esperanta trad. de Jakob David Applebaum. - Kopenhago: Eldonejo TK, [proks. 1971]. - 24 paĝoj : multaj ilustraĵoj
ISBN 87-87089-02-5

Hirthara Petro / El la germana lingvo de Rudolf Fischer. - [Neustadt a.d. Weinstraße]: Meininger, [1988]. - 48 p. : ĉefe ilustr.
ISBN 3-87524-077-4

 
unua paĝo de germanlingva eldono de La Struvelpetro el 1858


Eksteraj ligiloj redakti