Heinrich von Geismar

Heinrich VON GEISMAR (mortinta en la 3-a de oktobro 1431 en Hamburg) estis germana teologo kaj profesoro.

Heinrich von Geismar
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1349 (1349-11-30)
Morto 3-an de oktobro 1431 (1431-10-03) (81-jaraĝa)
Lingvoj mezmalaltgermanalatina
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato de Karolo
Okupo
Okupo juristo • universitata instruisto
vdr

Vivo redakti

Li bakalaŭriĝis en 1388 ĉe la Universitato de Karolo en Prago kaj magistriĝis samloke en 1390. En 1408 li estis la legato de la el la urbo forpelita Malnova konsilantaro en Göttingen.

Li promociiĝis che la Universitato de Erfurto kaj dejoris kiel profesoro de teologio. En la 12-a de novembro 1419 oni menciis lin kiel kanonikon kaj ĉeflektoron che la Katedralo de Hamburgo, kie li predikis ankaŭ en platdiĉa lingvo. Mallongan tempon li estis en 1419 profesoro en Rostock, helpante la fondon de surloka universitato.

Li amikiĝis kun la scienculoj Heinrich Toke, Borchard Plotze kaj Bernhard Bodeker; tiu laste menciita ankoraŭ en 1431 uzis la postlasitan bibliotekon de Heinrich. Posteulo kiel ĉeflektoro en Hamburgo estis la teologo Johannes Holt originanta el Rostock.

Eksteraj ligiloj redakti

Biografio ĉe ADB.