Hejőpapi estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Tiszaújváros.

blazono

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Hejőpapi situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Miskolc-Mezőcsát. La lasta urbo kaj Emőd troviĝas po 10, Tiszaújváros 13, Nyékládháza 14, Polgár 20, Miskolc 21 km-ojn.

Historio redakti

Antaŭ la hungaroj keltoj vivis tie. La unua skriba mencio devenis el 1261 en formo "Poph", tiam apartenanta al episkopejo de Eger. En la 16-a jarcento la turkoj bruldetruis kaj senhomigis la komunumon. En 1906 la fervojo atingis la vilaĝon. En 1944 bomboatako okazis. Vilaĝservo estas infanĝardeno, poŝto.

Vidindaĵoj redakti

  • kalvinana preĝejo, en 1964 tute bruldetruiĝis, post 2 jaroj nova preĝejo konstruiĝis
  • romkatolika preĝejo omaĝe al (Eta) Dipatrino
  • fiŝkaptista lago

Famuloj redakti

En Hejőpapi naskiĝis kalvinana episkopo Károly Makláry.