Hejmsopiro (en iuj lingvoj: Hejmmalsano) estas aro da sentoj, kiuj povas varii de afliktomalĝojo, ekestiĝantaj kaŭze de la fizika distanco de la patria medio aŭ de loko de emocia valoro. La sopiroj foje estas akompanataj de sentoj de angoro kaj depresio. Ĉi tiuj simptomoj povas esti mildaj, sed ankaŭ severaj. Hejmsopiro povas daŭri kelkajn tagojn, ĝis la persono alkutimiĝas al sia nova medio, sed povas daŭri por multe pli longa tempo.

Hejmsopiro pri Napolo (1895), pentraĵo de Bertha Worms
Someraj tendaroj por infanoj estas ofte asociitaj kun hejmsopiro, precipe por infanoj kiuj estas for de siaj gepatroj je la unua fojo.
Nove aliĝintaj soldatoj foje spertas hejmsopiron kiam ili ĉeestas en armea tendaro.

Simptomoj redakti

La simptomoj de hejmsopiro povas esti emociaj, kognaj aŭ fizikaj. En severaj kazoj, sanproblemoj eĉ disvolviĝas. La sento povas esti priskribita kiel deziro aŭ sopiro reveni hejmen kaj al la familiara medio. La sento povas esti profunda malĝojo, depresio, frustriĝo, kolero aŭ senespero. Kiam simptomoj de somatizo aperas, la plendoj estos similaj al streĉa situacio, kiel muskolaj spasmoj, ulceroj, diareo, kapdoloroj, vomado, ploro, ktp.

Antaŭzorgo kaj traktado redakti

Psikologoj kredas, ke la plej bona maniero malhelpi hejmsopiron estas trejni esti for de la hejmo. Frua sperto helpas evoluigi la kapablon elteni.

Post translokiĝo for de hejmo, homoj raportas, ke la plej efikaj manieroj trakti la novan situacion estas la jenajn:

  • konservante pozitivan sintenon.
  • resti en kontakto kun la kun la familio kaj la domanaroj en la hejmo (regule, per leteroj aŭ elektronike).
  • aktiveco.
  • komunikado.
  • ĝuante la diferencon de la nova medio.
  • alporti specialan, emocievaloran objekton el hejmo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti