Helena Modrzejewska
Helena Modrzejewska, ĝuste Jadwiga Helena Misel, post nupto Chłapowska (naskiĝis la 12-an de oktobro 1840 en Krakovo, mortis la 8-an de aprilo 1909 en Newport Beach (Kantono Orange (Kalifornio)) estis pola aktorino specialiĝanta pri Ŝekspiraj kaj tragediaj roloj (titola rolo de la dramo Maria Stuart de Juliusz Słowacki aŭ rolo de furioziĝinta Prakseda el Karpataj montaranoj de Józef Korzeniowski.
Helena Modrzejewska | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de oktobro 1840 en Krakovo |
Morto | 8-an de aprilo 1909 (68-jaraĝa) en Newport Beach |
Tombo | Tombejo Rakowicki en Krakovo |
Lingvoj | pola • angla |
Loĝloko | kantono Oranĝo |
Ŝtataneco | Usono • Pollando • Rusia Imperio |
Familio | |
Infano | Ralph Modjeski |
Okupo | |
Okupo | aktoro • teatra aktoro |
Popularigantino de kreopovo de William Ŝekspiro (interalie Ofelia kaj Julieta). Konsiderata unu el la plej belaj virinoj de la epoko. Patrino de inĝeniero kaj ponto-konstruisto Rudolf Modrzejewski (Ralph Modjeski).
Bibliografio redakti
- Józef Szczublewski, Żywot Modrzejewskiej (Vivo de Modrzejewska), Państwowy Instytut Wydawniczy, Warszawa 1975
- Życiorys Heleny Modrzejewskiej (Biografio de Helena Modrzejewska), en: Pracownia dokumentacji życia i twórczości Heleny Modrzejewskiej. helenamodrzejewska.uj.edu.pl
- Monika Mokrzycka-Pokora: Helena Modrzejewska (Modjeska) culture.pl, aŭgusto 2006
Eksteraj ligiloj redakti
- F. Siedlecki, Helena Modrzejewska. Warszawa 1920 Arkivigite je 2021-06-19 per la retarkivo Wayback Machine
- K. Estreicher, Modrzejewska w Ameryce. Kraków 1888 Arkivigite je 2011-11-22 per la retarkivo Wayback Machine Modrzejewska en Ameriko