Helena SNAKENBORG (n. ĉ. 1549, m. la 10-an de aprilo 1635, estis sved-devena markizino de Northampton kaj favoratino de Elizabeto la 1-a (Anglio).

Helena Snakenborg
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1548 (1548-11-30)
en Östergötland
Morto 10-an de aprilo 1635 (1635-04-10) (86-jaraĝa)
Tombo Katedralo de Salisbury
Lingvoj sveda
Ŝtataneco Svedio
Familio
Patro Ulf Henriksson, Lord of Fyllingarum
Patrino Agneta Knutsdotter Lillie, Heiress of Norrnes
Frat(in)oj Carin Snakenborg • Jens Ulfsson Snakenborg, Lord of Fyllingarum • Göran Ulfsson Snakenborg, Lord of Norrnäs, Lord of Håberg 'jure uxoris' • Brita Snakenborg
Edz(in)o Thomas Gorges • William Parr
Infanoj Elizabeth Gorges • Bridget Gorges
Okupo
Okupo honordamo
vdr

Frua vivo redakti

Helena naskiĝis en Östergötland, Svedio kaj estis la plej juna filino de Ulf Henriksson, lordo de Fyllingarum. Aŭtune de 1564 ŝi estis unu el ses junaj nobelinoj kiuj akompanis Cecilia (Princino de Svedio) (filino de la sveda reĝo Gustavo Vasa) en 1564 kiam tiu ekvojaĝis al Anglio pro invito de Elizabeto la 1-a. Onidire Cecilia deziris urĝi Elizabeton edziĝi al ŝia duonfrato Eriko. Ili atingis Doveron la 8-an de septembro 1565. La ĉefa bonveniganto estis William Parr, kiu estis grafo de Essex, markizo de Northampton, kaj frato de Catherine Parr, la sesa edzino de Henriko la 8-a.

Unua edziĝo redakti

Helena altiris la admiron de William Parr kiu faris al ŝi valorajn donacojn. En Aprilo 1566 Princino Cecilia eliris de Anglio sed Helena (kiu ĝuis la amikecon de Elizabeta la 1-a) restis tie. Ĉirkaŭ 1567 la angla reĝino nomumis Helena unu el siaj nobelaj sekvantinoj kaj Helena havis ĉambrojn en Hampton Court.

Majon 1571 Helena kaj William Parr geedziĝis, sed William mortis la 28-an de oktobro tiun jaron. Li ne postlasis idojn kaj Helena heredis grandajn riĉaĵojn. Ŝi retenis la rangon de markizo de Northampton.

Dua edziĝo redakti

Postnelonge Helena havis novan amindumanton, Thomas Gorges, parenco de Anne Boleyn. Komence la reĝino aprobis tion sed ŝi ŝanĝis sian opinion, eble ĉar Thomas Gorges ne havis nobelan rangon. Tamen ĉirkaŭ 1576 la paro sekrete geedziĝis. Kolere Elizabeto ekzilis Helena de sia kortego kaj malliberigis Tomas Gorges en la Turo de Londono, sed ili regajnis ŝian favoron kaj Helena denove aniĝis al ŝia domanaro.

Posta vivo redakti

Helena kaj sia edzo havis almenaŭ ok gefilojn.

En 1582 Thomas Gorges estris anglan mision al Svedio, kie li renkontis la familion de sia edzino. En 1586 li kavaliriĝis.

Aparte dum la lastaj jaroj de Elizabeto, Helena ofte servis kiel ties reprezentanto ĉe la bapto de la gefiloj de gravaj nobeloj. Ŝi ricevis bienojn de la reĝino.

Post la morto de Elizabeto en marto 1603 Helena estis la ĉefa ano de la funebra procesio. Julion 1603 ŝi kaj Thomas Gorges ĉeestis la kronadon de Jakobo la 1-a. Dum ties regado Helena malpli influis; tamen ŝi ludis gravan rolon koncerne la rilatojn de Anglio kaj Svedio.

Post la morto de Thomas Gorges (la 30-a de marto 1610), Helena malpli kaj malpli okupis sin pri kortegaj kaj ŝtataj aferoj. La 10-an de aprilo 1635 ŝi mortis ĉe la bieno de sia filo Robert en Redlynch, Somerset. Ŝi entombiĝis en la katedralo de Salisbury.