Hello Kitty

Fikcia katforma figuro

Hello Kitty (japane ハローキティ, Harō Kiti, plennome: Kitty White) estas fikcia kat-forma figuro de la japana firmao Sanrio. La angla frazo Hello Kitty signifas „Saluton, kateto“.

Hello Kitty
anthropomorphic cat • pupo • fictional felids
Kreita de Yuko Shimizu
Rolita de Megumi Hayashibara
En TTT Oficiala retejo
Informoj
Sekso ina
Loĝloko Londono
vdr
Butiko de Sanrio kun plejparte Hello-Kitty-produktoj

La figuro Hello Kitty estas stiligita prezento de eta blanka kato. Ofte nur la kapo estas montrata. Ĝi portas kolorajn bantojn, florojn aŭ simile ĉe la maldekstra orelo, kaj malhavas buŝon. La figuro estas protektita kiel varmarko. Multegaj produktoj estas per-licence surmerkatigitaj kun tiu figuro, kiu ekzempligas la japanan "kawaii"-kulturon (proks. "dolĉa, ĉarma, dorlota, infaneca").

Aviadilo de EVA Air kun Hello Kitty
Trajno de Metroo de Taojuano kun Hello Kitty