Helmut Huegel aŭ en germana lingvo Helmut Hügel, n. 14an de novembro 1936, estas profesoro, doktoro inĝeniero pri laseraj iloj.

Helmut Huegel
Persona informo
Naskiĝo 14-an de novembro 1936 (1936-11-14) (87-jaraĝa)
Profesio
Okupo inĝeniero vd
vdr

Li estis fonda direktoro kaj ĝis 1-a de junio 2004 estro de Instituto por radiaj iloj (IFSW) de Universitato de Stutgarto (Stutgarto). Li estis pioniro de laseraj iloj en tehnikaj kaj ekonomikaj postuloj.

Ekde la aliro al la universitato de Stutgarto en 1986 li aranĝis la novan instituton por radiaj iloj, en germana lingvo: Institut für Strahlwerkzeuge (IFSW).

Li skribis la unuan libron en germana lingvo pri lasera-teĥnologio.

Premioj redakti

Li ricevis en 8-an decembron 2004 la Staufer-medalon de lando Baden-Virtembergo (Germanujo).

Li ricevis la 23-an Arthur Leonard Schawlow premion la 6-an de oktobro 2004 en San Francisco. La profesoro [1] Arthur Leonard Schawlow kiu donas la nomon al tiu premio, ricevis siavice la nobelan premion en fiziko en jaro 1981 pri laboro por la lasera spektroskopio; Spektroskopio.

Libroj redakti

  • Helmut Hügel, Strahlwerkzeug Laser : eine Einführung / Stutgarto,Germanujo : Eldonejo: Teubner, 1992, X, 357 p. ; 21 cm il. Serio: (Teubner Studienbücher. Maschinenbau);(radiailo Lasero) ISBN 3-519-06134-1
  • Helmut Hügel/ Thomas Graf, Laser in der Fertigung : Strahlquellen, Systeme, Fertigungsverfahren / Helmut Hügel/Thomas Graf; 2-an, novan eldonon; Wiesbaden : Eldonejo: Vieweg + Teubner, 2009;404 p. : il. Serio (Studium)(Studio); literaturlisto p. 383 - 400 ISBN 978-3-8351-0005-3 978-3-8348-9570-7 (eBook) (elektronika libro)(la 2-a eldono enhavas la novan sperton de 15 jaroj)(Oni uzas la ilojn ofte en aŭtoindustrio aŭ en precizeca industrio). Titolo de libro: Lasero en la (industria) tujpreto: radiaj fontoj, sistemoj, (industriaj) tujpretaj procedoj.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti