La Helpa Societo (angle: Relief Society) estas filantropia kaj eduka ina organizo kaj oficiala helporganizo de la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj. Ĝi estis fondita en 1842 en Nauvoo (Ilinojso), Usono kaj havas ĉ. ses milionoj da anoj en pli ol 170 landoj kaj teritorioj. Ĝia unua prezidantino estis la edzino de Joseph Smith, Emma Hale Smith Bidamon.