Helpo:Flanka strio
Kiam vi malfermas Vikipedian paĝon en plej multaj uzeblaj etosoj, aperas maldekstre flanka strio kiu proponas tutan aron da ligiloj. La flanka strio konstante evoluas kaj administrantoj de la Esperanta Vikipedio povas laŭ interkonsento aldoni aŭ forigi menuerojn. Ankaŭ menupartoj aperas se iuj etendaĵoj estas instalitaj (kiaj ebleco printi librojn). En Vikipedioj en diversaj lingvoj la flanka strio ofertas diversajn menuerojn laŭ decidoj en apartaj komunumoj.
Post la logobildo de Vikipedio aperas la ĉefa menuo difinita per Mediawiki:Sidebar kun ligiloj al
Ligita kun etendaĵo "Kolekto" vidu :
Iloj redakti
La menuero provizas ligilojn al Specialaj paĝoj al la alŝutopaĝo kaj rilatajn al la paĝo mem, malsamajn laŭ nomspaco.
- Ligiloj ĉi tien
- Rilataj paĝoj
- Alŝuti dosieron
- Specialaj paĝoj
- Konstanta ligilo
- Citu ĉi tiun artikolon
Aliaj Projektoj redakti
Provizas ligilojn al rilataj paĝoj en aliaj Vikimediaj projektoj, kaj al WikiTrans, Wikilingue kaj ReVo enmetitaj per {{projektoj}}.
Aliaj lingvoj redakti
Provizas ligilojn al rilataj paĝoj en alilingvaj Vikipedioj (konataj kiel interlingvaj ligiloj aŭ "intervikioj"). En aliaj Vikimediaj projektoj ili ligas al respektivaj alilingvaj projektoj. Tiuj ligiloj estas kutime provizataj pere de Vikidatumoj.
Vikidatumoj stokas ankaŭ informojn pri leginda aŭ elstara statuso de artikolo. Se alilingva artikolo estas leginda aŭ elstara, apud ĝia ligilo aperos eta blua respektive ora steleto.