Helpo
Iom pli komplekse
Rilataj temoj
vdr

Krom kelkaj protektitaj paĝoj, en Vikipedio estas langeto sur kiu estas skribita Redakti. Ĉi tiu paĝo helpas vin redakti paĝojn en Vikipedio.

Kiel redakti paĝon

Por redakti la enhavon de paĝo, alklaku sur la langeto "Redakti" je la supro de la paĝo. Por skribi en sia diskutpaĝo, alklaku sur la langeto nomata Diskuto kaj do sur la langeto Redakti; kesto kun redaktebla teksto aperos.

Por redakti sekcion, alklaku sur la langeto [redakti] flanke de sia titolo.

Kiam vi finis skribi, enmetu mallongan priskribon de la faritaj ŝanĝoj en la kampo Resumo, ĵus sube de la redaktkesto. Se tio estas redakteto, do elektu la opcion. Se vi volas, vi povas antaŭrigardi viajn ŝanĝojn antaŭ ol konservi ilin. Finfine, alklaku sur Konservi ŝanĝojn.

Ofte plifacilas kopii kaj alglui la tekston en la paĝo de propra tekstoredaktilo por ŝanĝi ĝin kaj poste denove kopii kaj alglui por antaŭrigardi la ŝanĝojn. Tiel, vi konservas lokan kopion de la paĝon por fari malkonektite ŝanĝojn. Kelkaj tekstoredaktiloj estas agordeblaj por redakti paĝojn de Vikipedio, sed gravas kontroli ĉu la programaro korekte redaktas (unikodaj simboloj, apostrofoj, ...). Kelkaj retumiloj enhavas aŭtomatan retan korektilon por kontroli la enhavon.

Kiel fari plurajn redaktojn

Por uzebligi kaj vizitebligi la kronologion de la paĝo, kiu listigas ĉiujn redaktojn faritajn de uzantoj laŭtempe kune kun propraj resumoj, evitu fari multnombrajn etajn redaktojn. Evitu ankaŭ redakti grandan paĝon unufoje: redaktu ekzemple po sekcio tiel ke ankaŭ aliaj uzantoj povas vidi kiel la paĝo evoluas kaj korekti viajn erarojn. Konservi po sekcio utilas por eviti redaktokonfliktojn, kiam du uzantoj redaktas paĝon samtempe.

Nula redakto

Ofte utilas fari nulajn redaktojn al paĝo, ekzemple aldonante "novlinion" je la fino de la paĝo. Tio utilas por plenigi la kampon "Resumo" se vi forgesis fari tion antaŭe.

Atentu: se vi redaktas paĝon kaj vi konservas ĝin sen fari ion, MediaVikio ne registros ion, kvankam vi plenumis la kampon "Resumo"!

Kodo

Jen la plej gravaj kodoj uzataj de la programaro MediaVikio. Vi povas montri ĉion, kiel ĝi estas, simple per la marko <nowiki>. Tio estas la metodo por montrigi vin la kodojn.

Vikiligiloj

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Helpo:Ligiloj.

Se vi ĉirkaŭas vorton per du paroj de krampoj vi kreas ligilon al paĝo de Vikipedio. Ĝi nomiĝas ankaŭ vikiligilo. Ekzemple: por krei ligilo al paĝo pri Esperanto, vi tajpu la sekvan kodon: [[Esperanto]] tiel ke ligilo kreiĝas: Esperanto. Notu, ke ne gravas ĉu la unua litero estas majuskla aŭ minuskla: esperanto. Tio ne validas por la aliaj literoj. La kodo [[neekzistanta ligilo]] ligus al "neekzistanta ligilo", kio ligas la neekzistanta ligilo (ĉiuj neekzistantaj ligiloj estas ruĝaj), ĉar ne ekzistas paĝo nomata tiel en Vikipedio.

Eblas ankaŭ ŝanĝi la nomon al ligilo por montri alian nomon. Sufiĉas aldoni "|" post la nomo de la paĝo kaj aldoni vian tekston: [[Esperanto|Internacia Lingvo]] iĝas "Internacia Lingvo".

Se vi aldonas ion post la ligilo, la programaro aŭtomate kreas tekston al ligilo aldonante kion vi aldonis post la ligilo al nomo: [[Esperanto]]n iĝas "Esperanton".

Sintakso

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Helpo:Sintakso.

En Vikipedio estas reguloj por formatigi la tekston, ekzemple dikigi aŭ kursivigi la vortojn.

Vikipedio rekonas kelkajn HTML-markojn sed preferindus uzi nur la sintakson de MediaVikio.

Tabeloj

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Helpo:Tabeloj.

Uzado de tabeloj tre utilas por enmeti datumojn. Eblas enmeti tabelojn per norma sintakso de HTML kaj ankaŭ per simpligita sintakso de MediaVikio. Roboto anstataŭigos la HTML-sintakson per vikisintakso.

Uzado de tabeloj por formatigi la paĝojn estas evitinda laŭ W3C: bonvolu uzi la marko <div> por fari tion.

Bildoj

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Helpo:Bildoj.

Enmeti bildojn eblas ene de la teksto. Bildoj havas sian nomspacon (Dosiero:) kaj, por enmeti bildon, tajpu ĝian nomon inter du krampoj kiel vikiligilo. Ekzemple, la kodo [[Dosiero:Flag of Esperanto.svg]] montriĝos la Esperanta flago.

 

Kategorioj

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Helpo:Kategorioj.

Kategorioj utilas por kolekti paĝojn kiuj traktas pri simila temo. Ili havas sian nomspacon kiel la bildoj (Kategorio:) kaj ne gravas kie vi enmetas la kategorion en la teksto. Por ke ĉiuj kategorioj troveblas, ili estas listigitaj je la fino de la lasta sekcio (kutime pri la [[Helpo:Eksteraj ligiloj|eksteraj ligiloj) kaj je la supro de la interlingvaj ligiloj. Por enmeti kategorion sufiĉas, ke la krampoj, kiel vikiligilo, ĉirkaŭas la nomon de la kategorio. Ekzemple, [[Kategorio:Helpo]], kiu estas en ĉi tiu paĝo, aŭtomate aldonas la paĝon en la kategorio:Helpo.

Indekso

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Helpo:Enhavtabelo.

Indekso de la enhavo (angle: Table of contents, mallongigita per TOC) aperos kiam en la paĝo estas kvar (aŭ pli) sekcioj. Ĝi estas griza, aŭtomate kreita kesto, kiu aperas je la fino de la enkonduko.

Evito aŭ perforta lokiĝo eblas. Ekzistas magiaj vortoj, kiuj mastrumas la enhavtabeon:

  • __NI__, __NEINDEKSO__, __NT____NOTOC__ malaperigas la enhavtabelon. Ne gravas kie la magia vorto troviĝas en la teksto.
  • __FI__, __FORTUINDEKSON__, __FT____FORCETOC__ perforte montras la enhavtabelon je la fino de la enkonduko, kvankam estas malpli ol kvar sekcioj. Ne gravas kie la magia vorto troviĝas en la teksto.
  • __I__, __T__, __INDEKSO____TOC__ la enhavtabelo montriĝas, kie troviĝas la magia vorto.

Ne uzu tiajn komandojn en la nomspaco 0.

Vidu ankaŭ