Hematito (de la greka αιματoεις, "sanga") estas ruĝbruna fer-erco, kiu kristaliĝas laŭ trigona kristalsistemo.

Hematito estas fer-oksid-mineralo laŭ la kemia formulo Fe2O3. Ĝia Mohs-dureco estas inter 5 kaj 6. La koloro estas ruĝbruna, ŝtalgriza aŭ nigra. La frotkoloro plej ofte estas karakterize sangoruĝa — tial la nomo. La mineralo povas enhavi etan kvanton da magnezio, mangano kaj titano.

Uzado de hematito por pentrado: Leonardo da Vinci, memportreto per ruĝa kreto

Oni akiras hematiton per minado de sangino (miksaĵo de hematito kaj argilo). Sanginminado estis tre frua minada aktivado de la homo, oni trovis la mineralan pulvoron jam ĉe la homoj de Pinnacle-Point (en Sudafriko, datado: -164000).

Uzado
  • Hematito estas la plej grava erco de fero.
  • Hematito estas vaste uzata pigmento (eĉ ne venena). Ĝi estis uzata por pentrado jam en la kavopentraĵoj (Lascaux ...), poste en klasika pentrado (ekz-e pentraĵo de Leonardo. Krome ĝi ankaŭ uzatas por korpopentrado (hodiaŭ himboj en Namibio aplikas ĝin kiel kosmetikaĵon).
  • Hematito estas ŝatata gemo kun forta metaleca brilo post polurado. Sed ĝi estas facile atakebla per varmo, saloj kaj acidoj.

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti