Hemendranath Tagore

barata reformisto

Hemendranath TAGORE (1844–1884), tria filo de Debendranath Tagore, famis kiel la unua Brahmo naskiĝinta en 1844 el iu el la originaj 21 Brahmoj kiuj ĵuris la Unuan Brahmoisman Deklaron la 21an de Decembro 1843 en Kalkuto (nune Kolkato). Li estis konata ankaŭ kiel strikta tutoro kiu zorgis pri la edukado de sia pli juna frato Rabindranath Tagore kaj kiel administranto de la grandaj bienoj de sia familio. Li estis ankaŭ frato de Jyotirindranath Tagore, Dwijendranath Tagore kaj Satyendranath Tagore.

Hemendranath Tagore
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1844 (1844-01-01)
Morto 1-an de januaro 1884 (1884-01-01) (40-jaraĝa)
Lingvoj bengala
Ŝtataneco Brita Hindio
Familio
Patro Debendranath Tagore
Frat(in)oj Swarnakumari Devi • Rabindranath TagoreDwijendranath TagoreJyotirindranath TagoreSatyendranath Tagore • Soudamini Debi
Infanoj Kshitindranath Tagore • Prajnasundari Devi • Shobhanasundari Mukhopadhyay • Sudakshina Devi • Ritendranath Tagore
vdr

Biografio redakti

Hemendranat tutoris kaj fizike edukis Rabindranath Tagore — ekzemple naĝe en Gango aŭ piedirante tra montetoj, pere de gimnastiko, kaj praktikante ĵudon kaj luktarton.

Li estis ankaŭ konstanta spirita kunulo de sia patro Debendranath Tagore kiu fondis Brahmoismon kaj spite sian junecon, li agadis kiel peranto inter sia patro kaj la veteranoj de Tattwabodhini Sabha. En la epoko de la Unua Brahmoskismo de 1865, li estis responsa pri la forpelo de la ne-Brahmaj laboristoj for de la Kalkata reformisma movado Brahmo Samaj. La religio Adi Dharm estis fondita nur sur lia filozofio kaj ĝi estas nuntempe la plej granda disvolvigo el Brahmoismo kun ĉirkaŭ 8 milionoj da aliĝintoj nur en Barato.

Kiel multaj el siaj parencoj li havis ampleksajn interesojn en variaj fakoj kaj povas esti konsiderata plurfakulo kaj 'la sciencisto de la familio'. Li studis en la Kolkata Medicina Altlernejo (establita de lia avo Dwarkanath Tagore) kaj verkis artikolojn pri fizika scienco kiujn li planis kompilo kaj eldonis en lernolibro por lernejanoj. Se lia frua morto ne estus malhelpinta lin kompletigi la projekton, tiu estus estinta la unua scienca lernolibro en bengala lingvo.

El 1867, Hemendranath Thakur ekfaris siajn unuajn eksperimentojn en radioondoj kaj elektromagneta propagado. Inter 1872–73, li verkis kelkajn artikolojn pri la rezultoj de siaj esploroj; tiuj estis transkribitaj de alia "Brahmin" nome Ramendra Sundar Trivedi. En 1874, li kompilis la unuan fakan azian verkon pri fiziko titole Prakritik Vijnaner Sthulamarma kiu estis ĝisdatigita en 1878–79. Ĉar la enhavo enhavis eble eksplodan sciaron, ties cirkulado estis limigita nur al "Brahminoj" de la movado Adi Brahmo Samaj. Poste ĉiuj verkoj de Hemendranath Tagore kaj de lia avo Dwarkanath Tagore en la registroj de Adi Brahmo Samaj estis detruitaj.[1]

Li estis fama pro sia eksterordinara fizika forto kaj lerteco en luktokonkurencado – priskribita kiel "fama luktisto",[2] kaj pro sia kapablo en batalartoj kiel ĵudo kaj ninĵicu. Li estis ankaŭ sekvanto de antikva Raja jogo je la plej altaj niveloj kun kontrolo super tempo kaj spaco. Escepte moderna por la epoko, havinte tri filojn, li poste havis nur filinojn, sed li insistis pri formala edukado por ĉiuj el ili. Li ne nur sendis ilin al la lernejo, sed krome li trejnis ilin en muziko, artoj kaj eŭropaj lingvoj kiel franca kaj germana. Alia montro de lia malfermiteco estas ke li aktive serĉis elekteblajn edzojn el diversaj provincoj de Hindio por siaj filinoj kaj edzinigis ilin en lokoj tiom for kiom ĉe Utar-Pradeŝo kaj Asamo. Entuziasme moderna, li instituis variajn financajn trustojn por la virinaro de la familio Tagore (speciale por siaj fratinoj) kaj estis responsa por la stablado de la bieno Shantiniketan ĉe Bolpur kiu poste evoluis en Universitato Visva-Bharati.

Notoj redakti

  1. History of Adi Brahmo Samaj, vol 1, 1897.
  2. "Gurudev Rabindranath Tagore - A Biography", Rekha Sigi. p. 15, ISBN 81-89182-90-0.