Hendersona kanbirdo

La Hendersona kanbirdo (Acrocephalus taiti) estas paserina birdo de la genro Acrocephaluskanbirdoj kiuj estas brunecaj birdoj kiuj loĝas en kareksejoj kaj apartenas al la familio de Akrocefaledoj, sed iam estis inkludataj en la grupo de Silviedoj. Tiu specio estis iam konsiderata kiel subspecio de la Pitkarna kanbirdo kiel Acrocephalus vaughani taiti.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Hendersona kanbirdo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Silviedoj Sylviidae
Genro: Acrocephalus
Specio: A. taiti'
Acrocephalus taiti
(Ogilvie-Grant, 1913)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi estas 17 cm longa kanbirdo kun relative mallonga beko. Plenkreskulo estas olivbruneca supre kaj tre blankeca sube; en tre hela vizaĝo videblas malhela striado traokula, dum ankaŭ la krono estas blankeca (strange inter kanbirdoj) kun malhela punktado. En flugiloj varia kvanto de blankaj plumoj ofte nesimetrie miksiĝas kun pli malhelbrunaj al nigrecaj plumoj; simile en vosto estas centraj malhelaj plumoj kaj eksteraj blankaj vostoplumoj. Kelkaj individuoj estas preskaŭ blankaj (kio maloftas inter kanbirdoj). Nematuruloj estas brunaj supre, kaj tre helbrunflavecaj sube sen blankaj plumoj.

Ne estas kanto de masklo kaj la alvoko estas akra kaj mallonga noto.

Tiu estas arbara specio, kutime en familiaj grupoj, kiuj manĝas je ĉiu nivelo, kaj havas varian dieton, kiuj inkludas helikojn, formikojn, muŝojn, skarabojn, blatojn, grandajn vespojn, semojn kaj fruktokarnon. Reproduktado okazas el aŭgusto al komenco de januaro, kaj nestumas en ampleksa vario de arbospecioj en malalta kanopeo de alta arbaro. Tiu specio reproduktiĝas en paroj aŭ triopoj, komune de nerilataj birdoj, probable pro la stabileco de la habitato, kie junaj birdoj povas sekurigi nestoteritorion pli bone apartenantaj al triopo ol al paro. La ino demetas 2 aŭ 3 ovojn.

Ĝi troviĝas kiel endemio nur en la neloĝata insulo Henderson de Pitkarno en orienta Suda Pacifiko. Ties natura habitato estas tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo. La populacio estas ĉirkaŭkalkulta je 11,000 kaj oni supozas, ke ĝi stabilas; tamen la teritorio estas ege malgranda ĉirkaŭ 41 km². Kvankam estas Pacifikaj ratoj en la insuloj eĉ en altaj arbobranĉoj, ŝajne la kanbirdo adaptiĝis je tio kaj ne multe suferas pro tiu ĝenado. Pli danĝera estus la eventuala enmeto de Nigra rato fare ĉu de vizitantoj ĉu de ŝipanaroj.

Vidu ankaŭ redakti

Fonto redakti