Hendrik Cornelis van Leeuwen
Hendrik Cornelis van LEEUWEN (leŭven) (18-a de majo 1884 en Veenendaal[1], mortdato nekonata) estis nederlanda esperantisto kaj lernejestro de kristana lernejo en Wijhe, Overiselo. Li servis kiel estrarano de la provinca komitato por la tiame reĝanta protestantisma politika partio Anti-Revolutionaire Partij (esperante Kontraŭrevolucia Partio).
Hendrik Cornelis van Leeuwen | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de majo 1884 en Veenendaal |
Morto | |
Lingvoj | Esperanto • nederlanda |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • lernejestro • loka politikisto |
Esperanta agado redakti
Van Leeuwen estis prezidento de Kristana Unuiĝo de Nederlandaj Esperantistoj, ĉefredaktisto de Kristana Gazeto, vicprezidento de Kristana Esperantista Ligo Internacia. Li tradukis en 1933 la faman junularlibron Jaĉjo Holm kaj liaj amikoj.
En 1938 en Hago Van Leeuwen alparolis landan kongreson pri Esperanto en lernejoj. Tie ankaŭ parolis Theo Thijssen, esperantista parlamentano de la Socialdemokrata Laborista Partio.[2]
Referencoj redakti
- ↑ BS Geboorte met Hendrik Cornelis van Leeuwen (nederlande). Het Utrechts Archief. Alirita 2018-08-25.
- ↑ Sen aŭtoro (1938-10-24). “Esperanto-congres”, Het Vaderland (nl), p. 2.