Hendrik Christian Andersen

Hendrik Christian ANDERSEN, naskita la 17-an de aprilo 1872 en Bergeno (Norvegio), mortinta la 19-an de decembro 1940 en Romo (Italio), estis skulptisto kaj filozofo.

Lia familio en 1873, mallonge post lia naskiĝo, elmigris al Usono kaj vivis en Newport (Rod-Insulo). Andersen iĝis usona ŝtatano. En 1893 li revenis al Eŭropo. La lastajn almenaŭ 15 jarojn de sia vivo li loĝis en Romo.

En liaj skribaĵoj aperas la nomo "Umano" (itale "homo", "humanulo"). Estas konjektoj, ke sub tiu pseŭdonimo li verkis proponon pri planlingvo nomata homa lingvo.

Andersen havis planojn pri monda registaro surbaze de Ligo de Nacioj kaj monda ĉefurbo, por kies arta desegnado li faris skizojn. En 1913 li publikigis libron sub la titolo "Creation of a World Centre" (kreo de monda centro). Tiu centro servu ne tiom al regado kiom al arto, religio, filozofio kaj scienco. Li ankaŭ partoprenis en la planado de universala biblioteko kaj scio-centro nomota "Mundaneum", ideo de Paul Otlet kaj Henri La Fontaine.

En Romo ekzistas muzeo dediĉita al lia arto, en "Vilao Helene", domo, kiun li mem desegnis.

Eksteraj ligiloj redakti