Hendrik Conscience

belga aŭtoro

Hendrik CONSCIENCE (Antverpeno, 3-a de decembro 1812Bruselo, 10-a de septembro 1883) estis flandra verkisto. Konata eldiro pri li estas "Li al sia popolo instruis la legadon".

Hendrik Conscience
Persona informo
Naskiĝo 3-an de decembro 1812 (1812-12-03)
en Antverpeno
Morto 10-an de septembro 1883 (1883-09-10) (70-jaraĝa)
en Bruselo
Tombo Schoonselhof vd
Lingvoj nederlandafranca vd
Loĝloko Wiertz Museum • Schilde vd
Ŝtataneco Belgio vd
Profesio
Okupo verkistopolitikisto • poeto • militisto vd
Verkado
Verkoj La Leono de Flandrio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Verkoj (elektaĵo) redakti

Precipaj verkoj redakti

Conscience verŝajne inspiriĝis al verkado de La Leono de Flandrio post kiam li vidis la pentraĵon "De Groeningeslag" de Nicaise DE KEYSER. En la romano Conscience priskribas la Batalon de la oraj spronoj, kiun li uzas kiel fonon por skizi la amoaventurojn de Machteld, la filino de Robrecht la 3-a van Bethune kun kavaliero Adolf van Nieuwlandt. Al Conscience oni ofte riproĉas, ke li en sia libro ne ĝuste priskibas la historion tiel, kiel ĝi vere okazis. Robrecht la 3-a van Bethune ekzemple aperas en la libro kiel kavaliro de la flandra armeo je la batalkampo, dum li vere restadis en franca prizono.

Conscience tamen estis konsultinta dudekon da historiaj fontoverkoj, vizitis mem la lokon de la bataloj kaj petis konsilon de spertuloj pri mezepoka historio.

Pro la giganta sukceso de La Leono de Flandrujo, pri Conscience oni diras, ke li "Instruis al sia popolo la legadon". Cetere tiu ĉi libro forte kontribuis al la flandra memkonsciiĝo en la 19-a jarcento kaj al la kresko de la Flandra Movado ĝis en la 20-a jarcento.

Ceteraj verkoj redakti

In 't Wonderjaer 1566 (1837); Geschiedenis van graaf Hugo van Craenhove en van zijnen vriend Abulfaragus (1845); Hlodwig en Clothildis (1845); Simon Turchi (1859); De Kerels van Vlaanderen (1871); Everard 't Serclaes (1874); Hoe men schilder wordt (1843); Houten Clara (1850); De plaeg der dorpen (1855); De geldduivel (1856); Het ijzeren graf (1860); De burgers van Darlingen (1869); Bella Stock (1861); Het goudland (1862); Eene O te veel (1872); Een stem uit het graf (1872); Een zeemanshuisgezin (1872); Eene verwarde zaak (1874); Rikke-tikke-tak (1845); Blinde Roza (1850); Baes Gansendonck (1850); De arme edelman (1851); De grootmoeder (1853). – Diversen: Geschiedenis van België (1845); Eenige bladzyden uit het boek der natuer (1846); Redevoeringen (1858); Geschiedenis mijner jeugd (1888; 21978, bew. en inl. d. M. Gijsen).

Tradukoj en Esperanto redakti

  • El 'De loteling'; La letero al la rekruto; 1850/1904;
  • El 'Het ijzeren graf'; En vilaĝa tombejo; 1860/1904; tradukis Raymond Van Melckebeke
  • El 'Jacob van Artevelde'; Mortigo de Jakobo Van Artevelde; 1849/1904; tradukis Lucas, E.
  • Blinda Rozo; 1906; tradukis Melckebeke-Van Hove
  • El De leeuw van Vlaanderen (La Leono de Flandrujo); 1838/1929; tradukis Hendrik Bulthuis
  • Wat eene moeder lyden kan : ware geschiedenis (1); Kion patrino povas suferi (1); 1844/1912; tradukis Frans Schoofs
  • Eltrovaĵo de la diablo; 1913; tradukis Frans Schoofs
  • El 'Geld en adel'; La peto pri mono ; 1913; tradukis Michel Sebruyns
  • El 'Baas Ganzendonck'; La enterigo de Liso ; 1913; tradukis Klingelhoets, M.
  • Antverpeno dum la unuaj jaroj de la XVIa jarcento; 1913; tradukis Klingelhoets, M.
  • La avino, rakonto de Joĉjo kaj marinjo; 1913; tradukis Velde, A. Van der
  • El 'Simon Turchi'; La Skeldo antaŭ Antverpeno en la XVI-a jarcento; 1913; tradukis Wilcke, O.
  • Anstataŭanto trovita!, El 'la du amikoj'; 1913; tradukis Colijn, E.
  • Ĉe la kampolumo, El 'Bavo kaj Lieveken'; 1913; tradukis Klingelhoets
  • El 'De leeuw van Vlaanderen'; La perfidulo; 1913; tradukis Jacobs, J.
  • El 'Redevoeringen'; Belglando dum 1948; 1913; tradukis Cassiers, K.A.
  • Fulmotondro super la erikejo; 1913; tradukis Cassiers, K.A.
  • El 'De leeuw van Vlaanderen'; El La leono de Flandrujo; 1838/1924; tradukis Hendrik Bulthuis
  • El Rikke - Tikke - Tak; 1851/1928; tradukis Maria Elworthy-Posenaer
  • De leeuw van Vlaanderen; La Leono de Flandrujo; 1838/1929; tradukis Hendrik Bulthuis
  • La letero al la rekruto; tradukis Raymond Van Melckebeke
  • La du amikoj; tradukis Jacobs, A.
  • Rikke-tikke-tak; Rikke - Tikke - Tak; 1851/1912; tradukis Maria Elworthy-Posenaer

Recenzoj redakti

Pri Kion patrino povas suferi

 
 Tiu ĉefverko to de nia flandra mondfama verkisto estas bonega tradukita

kaj ni ne dubas pri la sukceso de tiu bele eldonita libreto kies prezo estas

tre malalta. 
— Belga Esperantisto n052 (feb 1913)

Pri Blinda Rozo

 
 Jen estas la titolo de nova tre atentinda verko : ĝi estas la traduko de la fame konata : « Blinde Roza » de nia glora flandra prozisto : Hendrik Conscience.

La verkoj de tiu plej bona verkisto konservas ankoraŭ ravan ĉarmon de juneco, de freŝeco, de sincera kortuŝeco ; ekster ĉia malfacila serĉado de afekta sentado, ili celas al ĝusta pentrado de ĉiaj homaj doloroj kaj ĝojoj, de ĉiaj pasioj kaj kormovoj : tial ili estas vere naturaj kaj, ĉar ili perfekte enpenetras en la reala ĉiutaga vivado kun ĝiaj senhaltaj ridoj kaj larmoj, laboroj kaj plezuroj, tial ili ankoraŭ plejmulte estas ŝatataj de la flandra popolo. Ho, certe, tre malproksime ili staras for de la nuna malkvieta, bruanta speco de literaturo : sed, kiel ĉi tiu prave konvenas por iom distriĝi nian lacan, laboregantan kaj spiregantan altrangularon, tiel ankaŭ la verkoj de Conscience, tiom multe sinceraj, naturaj, homaj, ankoraŭ plaĉas kaj tre longe plaĉos al la homamaso, kiu sincere ridas kaj ploras, amas kaj laboras, kiu sincere vivas : al la popolo. Kaj tial ankaŭ, dum la tempo rapide forgesos tiom da nunaj gloraj verkistoj, ĝi nedifektite konservos la laboron de tiuj kiuj, same kiel Conscience, sincere priskribis la veran vivadon de sia epoko. Cetere, inter la verkoj de Conscience, « Blinde Roza » estas rimarkinda pro la rava priskribo de plej delikataj kaj kortuŝaj sentoj. Tre bone do verkiston kaj verkon elektis la respektinda autorino : Sinjorino E. Van Melckebeke, patrino de la konata prezidanto de la Antverpena Grupo. Kaj mi aldonu ke la traduko vere estas inda je la originalo : tre flua, tre dolĉa kaj agrabla estas la Esperanta stilo de la verko : ĉu povis esti alie kiam oni subskribas per nomo tiom inuite esperantista ? Zorge presita ĉe la presisto de la « Belga Sonorilo », la libro, plie, estas ornamata per multaj belaj bildoj. Tre bedaŭrinde, la kruela morto trafis la aŭtorinon antaŭ la publikigo de la verko, kaj la filo devis fini la patrinan laboron. Korpreme, ĉar tiom da fojoj mi pasigis longajn kaj agrablajn horojn ĉe tiu modela familio esperantista, mi raportas pri la postmorta verko de tiu fervorega Esperantistino : eĉ malaperinte el nia rondo, ŝi ankoraŭ laboras por ŝia karega Esperanto, ĉar ŝia verko ne sole utilos al la flandra literaturo, kiun ĝi diskonigos kaj Satigos, sed ankoraŭ al nia lingvo, kies literaturon ĝi vere pliriĉigos per bela kaj laŭdinda verko.

Kaj, kiel ŝia libro, la memoro pri la bedaŭrata aŭtorino longe vivados ĉe la Esperantistoj. 
— Dro M. Seynaeve. La belga sonorilo - Numero 053, Januaro (1907)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti