Henggart

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Henggart (stacidomo).
Henggart
Blazono de Henggart
Preĝejo de Henggart
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Andelfingen
Koordinatoj  47° 33′ 55″ N 8° 41′ 9″ O / 47.56528 °N, 8.68583 °O / 47.56528; 8.68583 (mapo)Koordinatoj: 47° 33′ 55″ N 8° 41′ 9″ O / 47.56528 °N, 8.68583 °O / 47.56528; 8.68583 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1932
Areo 3,01 km²
Alteco 440 m super marnivelo
Poŝtkodo 8444
Komunumkodo 0031
Mapo de Henggart
vdr

Pri la komunumo redakti

Henggart estas komunumo en la distrikto Andelfingen, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 1932 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio redakti

Henngart situas inter Ŝafhaŭzo kaj Zuriko en la Zurika Vinlando. Antaŭ la malfermo de la svisa aŭtovojo A4, la komunumo multe suferis pro la granda transirtrafiko.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Henggart limas en nordo al Humlikon, en oriento al Dägerlen, en sudoriento al Hettlingen, kaj en sudokcidento al Neftenbach.

Trafiko redakti

En Henggart troviĝas stacidomo de la linio de Vinterturo al Ŝafhaŭzo de la Svisaj Federaciaj Fervojoj. La komunumo tiel estas bone ligita al la Zurika Trafik-Unio kaj ankaŭ havas aliron al la svisa aŭtovojo A4.

Historio redakti

Unuajn spurojn de setlejoj el la romia epoko oni trovis ĉe la loko de la preĝejo. Unua dokumenta mencio de la komunumo Henggart datiĝas el la jaro 1228 kiel Hengart. Henggart apartenis al la grafejo Andelfingen kiu en la jaro 1434 respektive 1452 estis aligita al la Grafejo Kiburgo kaj tiel al Zuriko. La 25-an de majo 1798 okazis en Henggart batalo inter la aŭstra armeo kaj la alvenantaj trupoj de Napoléon Bonaparte.

Dum mezepoko en Henggart oni praktikis la trikampan ekonomion, kio daŭris ĝis la frua novepoko (menciita en la jaro 1471). Krome ĝis hodiaŭ oni paŝtadis kaj ankaŭ kultivis vinon. En Turpenloch oni ekspluatis ĝis en la 20-a jarcento torfon. En la 1960-aj jaroj la agrikulturo perdis signifon. Komenciĝis konstruado de loĝdomoj, kaj Henggart fariĝis ŝatata loĝloko ĉefe de personoj, kiuj laboras en Vinterturo. [1]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti