Henri Désiré Landru

Henri Désiré LANDRU (en Esperanto Henriko Dezire' Landru' ; naskiĝis la 12-an de aprilo 1869 en 19-a arondismento de Parizo, mortis la 25-an de februaro 1922 en Versajlo) estis franca krimulo kaj seria murdisto.

Henri Désiré Landru
Persona informo
Naskiĝo 12-an de aprilo 1869 (1869-04-12)
en 19-a arondismento de Parizo
Morto 25-an de februaro 1922 (1922-02-25) (52-jaraĝa)
en Versailles
Mortokialo senkapigo
Tombo Cimetière des Gonards
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo seria murdisto • subdiakono • kontisto • business person • kartografotegmentistotubisto • trompisto
vdr

Li estis kromnomita « La Blua-Barbo de Gambais ».

Deveno redakti

Henri Désiré Landru estis la filo de Julien Landru (mortis la 28-an de aŭgusto 1912, memmortiginta sin en Bosko de Boulogne), ŝoforo, kaj de Flore Henriquel (mortis en 1910), hejma kudristino. Li studis en Lernejo de la Fratoj en Parizo, kaj diservis kiel sub-diakono en preĝejo Saint-Louis-en-l'Île. Li estas la pli juna frato de Florentine Marguerite Landru (naskiĝinta en 1854).

Tie li renkontis Marie-Catherine Rémy, kun kiu li edziĝis la 7-an de oktobro 1893 post lia militservo, plenumita en 87-a infanteria regimento de Saint-Quentin. La paro havis kvar gefilojn:

Friponaĵoj redakti

De 1893 al 1900 li havis plurajn laborojn: librotenisto, konstru-entreprenisto, kartografo... kaj fondis pseŭdo-fabrikon de petrolaj bicikloj per kiu li faris sian unuan friponaĵon: li organizis nacian reklaman kampanjon, precizigante ke kun ĉiu mendo estu sendata la triono de la prezo. Mendoj tiam alfluis, kaj li malaperis kun la mono, sen liveri iun ajn biciklon.

Irante de friponaĵo al friponaĵo, kaŝita sub falsaj nomoj, li amasigis kondamnojn al monpunoj kaj enkarcerigo (2 jaroj en 1904, 13 monatoj en 1906) tamen sukcesis eliri el karcero dank' al ekspertizoj de psikiatraj kuracistoj kiuj deklaris lin en « malsana mensa stato kiu, sen esti frenezo, almenaŭ ne plu estas la normala stato ».

En 1909, li estis kondamnita al tri plenaj jaroj da karcero pro friponaĵo: sekve al edzeca anonceto, li festis sian fianĉiĝon kun iu Jeanne Izoret. Li havigis al si la valorpaperojn de la sinjorino, kaj malaperis.

Tuj post lia eliro el karcero, li prilaboris novan friponaĵon: li aĉetis garaĝon, kiun li tuj revendis sen pagi la antaŭan posedanton. Justico rapide identigis lin kiel la deliktulon, kaj li forfuĝis. En 1914, en lia foresto, li estis kondamnita pro tiu afero al kvar aliaj jaroj da karcero. Ĉar temis pri lia kvara kondamno al puno de pli ol tri monatoj, la verdikto estis akompanata de kroma puno al relegacio, t.e. li estis kondamnita al dumviva deporto al punlaborejo de Franca Gujano. Landru, kiu jam ekkonis karceron, sciis ke kaptiteco en Gujano okazis en tre malfacilaj kondiĉoj, kun alta morto-kvanto inter kaptitoj. Estas probable, sed nur konjekteble, ke tiu kondamno ludis rolon en lia transformiĝo en murdiston: li tutsimple ne plu povis allasi ke li estu rekonata de unu el siaj viktimoj.

La afero Landru redakti

Por havigi al si enspezojn, ekde 1915 Landru trapasis la sojlon kiu kondukis lin al eŝafodo. Ŝajnigante sin vidvo, sola kaj disponanta ioman riĉecon, li entreprenis amindumi virinojn solajn, kiuj sen esti vere riĉaj, posedis iujn monŝparojn kaj ĉefe pasigis vivon sufiĉe izolitan de sia ĉirkauaĵo. Simulante prosperon kiu estis nura fasado, li loge promesis al ili edziĝon kaj invitis ilin mallonge resti en izolita vilao, kiun li luprenis unue en Vernouillet, kaj poste en Gambais (Seine-et-Oise, nuna departemento Yvelines).

Dank' al persista elokvento, li subskribigis prokurojn de siaj viktimoj, poste ebligante al li akapari iliajn bankkontojn. Nur restis al li murdi tiujn malprudentajn virinojn, kaj malaperigi la korpojn. Oni poste supozis, ke li bruligis ilin en la forno de la vilaoj kiujn li luis: kvankam sufiĉe izolita, la domo de Gambais estis sufiĉe proksima al la ceteraj konstruaĵoj por ke plurfoje la atento de la najbaroj estu altirita de iuj akraj odoroj elirantaj el la kamentubo dum periodoj kiam intensa hejtado ne nepris. Tamen, ĉar Henri Landru montriĝis sufiĉe diskreta en la plenumo de siaj krimoj, tiuj faktoj restis vualitaj ĝis la afero komenciĝis. Krome, li profitis el la konfuza situacio kreita de la unua mondmilito; tiel, dum li estis enslipigita kiel fuĝinta fripono pro sia antaŭa kondamno, li povis permesi al si sen vera risko de aresto, reveni de tempo al tempo al siaj edzino kaj gefiloj, kiuj kredis lin brokantisto, kaj kiujn li profitigis el la gajnoj de siaj krimoj. Landru uzis multnombrajn pseŭdonimojn. Kiam unu el liaj viktimoj petis liajn dokumentojn por organizi la promesitan edziĝon, li pretendis esti devenanta el regionoj okupitaj de germanoj, kio malebligis la kontrolon de lia identeco. Des pli, milito pligrandigis la nombron de virinoj solaj povantaj esti liaj viktimoj.

Komenco de la afero redakti

Je la fino de 1918, la urbestro de Gambais ricevis leteron de iu S-ino Pellat, petante de li novaĵojn pri iu S-ino Anne Collomb, kiu fianĉita al iu S-ro Dupont, ekloĝis kun li en Gambais; la urbestro respondis, ke li ne konas tiun personon. Kelkan tempon poste, tamen, la urbestro ricevis leteron de iu F-ino Lacoste, kiu petis de li novaĵojn pri sia fratino Célestine Buisson, kiu ankaŭ ekloĝus en Gambais kun iu S-ro Frémyet.

Frapita de tiu simileco inter tiuj petoj, la urbestro ekkontaktis ambaŭ familiojn, kiuj konstatis ke Dupont kaj Frémyet ŝajnas esti la sama persono, kaj unuiĝis por plendi kontraŭ nekonatulo ĉe la prokurejo de departemento Seine.

Polica enketado permesis evidentigi ke la koncerna domo apartenis al iu Sinjoro Tric, kiu ludonis ĝin al iu Sinjoro Frémyet, loĝanta en Rouen. Priserĉoj pri tiu persono restis vanaj ĝis la 11-a de aprilo 1919, kiam parencino de unu el la viktimoj rekonis la misteran viron elirantan el porcelana vendejo sur Strato Rivoli en Parizo. Alertita, la polico sukcesis lokalizi la ulon, nomitan Lucien Guillet; tiu ĉi estis arestita en sia hejmo sur strato Rochechouart, la 12-an de aprilo 1919, tagon de lia kvindeka datreveno, fare de policanoj Braunberger kaj Belin akuzante lin pri friponaĵo kaj fid-trompo.

Enketado redakti

La ekzameno de la personaj paperoj de Landru - kaj ĉefe lia kontlibro, zorge tenita - rivelis vastan operacon de friponaĵo al edziĝo: ne malpli ol 283 virinoj kontaktiĝis kun Landru sekve al edzecaj anoncetoj aperigitaj de tiu ĉi en la gazetaro. En la kajero, la malkovro fare de komisaro Dautel de nomoj de dek virinoj oficiale deklaritaj malaperintaj, kondukis juĝiston Bonin kulpigi Landru pro murdoj en majo 1919.

 
Desegnaĵo de la fornelo kie Landru cindrigis kadavrojn de siaj viktimoj, desegnita de Landru mem.

Perkvizicioj okazis ĉe Landru kaj ankaŭ en ambaŭ vilaoj kiujn li sinsekve luprenis, en Vernouillet kaj poste en Gambais, kondukante al la malkovro de homaj restaĵoj en amaso de cindroj retrovita sub staplejo, en la kameno, en la kuiraparato; oni ankaŭ trovis vinktojn, pinglojn, pecojn de korsetoj, butonojn parte brulitajn. Entute, polico trovis 4,176 kilogramojn da brulitaj ostoj, el kiuj 1,5 kg devenantaj de homaj korpoj, kaj ankaŭ 47 dentojn aŭ fragmentojn de dentoj.

La 28-an de junio 1919, enketistoj Kling kaj Beyle bruligis en la kuiraparato ŝaf-kapon kaj femuraĵon de 7 funtoj: ili konstatis ke la aertiro estis bonega kaj ke la graso de la viando certigis perfektan bruladon.

Same, enketistoj trovis en meblo-gardejo luprenita de Landru meblojn apartenintajn al unu el la viktimoj.

La personaj paperoj de Landru estis ekzamenitaj, interalie lia kontlibro, kiu rivelis la aĉeton de pluraj segiloj por metalo kaj por ŝtipoj; la nomoj de la fianĉinoj eĉ estis tie asociitaj al horoj kiuj ŝajnis, por enketistoj, konsistigi la horojn de la krimoj (« 12-a de aprilo 1917 F-ino Babelay 4-a horo vespere; 1-a de septembro 1917 S-ino Buisson 10-a horo 15 minutoj; 26-a de novembro 1917 S-ino Jaume 5-a horo; 5-a de aprilo 1918 S-ino Pascal 17-a horo 15 minutoj »).

Unu el la plej nerefuteblaj elementoj estis donita de la kvitancoj de trajn-biletoj: Landru aĉetis, dum siaj vojaĝoj per trajno al Vernouillet aŭ al Gambais, ir-revenan (por li) kaj iran bileton (por la fianĉino).

Ŝajnas hodiaŭ konsentite, tiel de analizistoj kiel de historiistoj, ke la viktimoj estis dispecigitaj kaj la korpoj (trunko, kruroj, brakoj) estis, ĉu enterigitaj en arbaroj, ĉu ĵetitaj en lagetoj, dum la kapoj, manoj kaj piedoj estis bruligitaj (verŝajne en la kuiraparato de la vilao).

La 19-an de decembro 1919, S-ino Landru kaj lia filo Maurice estis kulpigitaj de kvalifikita ricelado kaj de falsado kaj uzo de falsaĵoj. Enkarcerigita en prizono de Saint-Lazare pro helpado al sia edzo elvendi valorpaperojn apartenintajn al unu el la viktimoj, S-ino Landru fine akiris senkulpigan ordonon.

La 18-an de aŭgusto 1920, juĝisto Bonin detaligis ĉiujn akuzojn: la dosiero estis tiel ampleksa ke la anstataŭanto Gazier, komisiita starigi la definitivan rekvizicion, profitis el la ferioj de juĝisto Bonin por pristudi ĝin en la kabineto de la magistro. La dosiero entenis entute pli ol 5,000 pecoj sen pruvo nek konfeso.

Viktimoj redakti

Landru estis akuzita pro murdo de 11 personoj:

  1. (februaro 1915) Jeanne-Marie Cuchet naskiĝinta Jamast, tolaĵistino, vidvino de komercisto, 39-jara, malaperinta en Vernouillet;
  2. (februaro 1915) André Cuchet, filo de Jeanne Cuchet, 17-jara, vendisto en tolaĵejo, malaperinta en Vernouillet;
  3. (junio 1915) Thérèse Laborde-Line, naskiĝinta la 12-an de aŭgusto 1868 en Chascomus (Argentino), separita de edzo, gastejestro, malaperinta en Vernouillet;
  4. (3-a de aŭgusto 1915) Marie-Angélique Guillin, naskiĝinta Pelletier la 15-an de aprilo 1863 en Bellavilliers (Orne), eksa guvernistino, malaperinta en Vernouillet;
  5. (decembro 1915) Berthe-Anna Héon, 55-jara, naskiĝinta en Le Havre, vidvino, purigistino;
  6. (27-a de decembro 1916) Anne Collomb, 44-jara, vidvino, sekretariino en asekura kompanio, malaperinta en Gambais;
  7. (12-a de aprilo 1917) Andrée-Anne Babelay, 19-jara, servistino ĉe karto-divenistino, malaperinta en Gambais;
  8. (19-a de aŭgusto 1917) Célestine Buisson, vidvino, purigistino, malaperinta en Gambais;
  9. (26-a de novembro 1917) Louise-Joséphine Jaume, 38-jara, separita de sia edzo kaj divorconta, malaperinta en Gambais;
  10. (5-a de aprilo 1918) Anne-Marie Pascal, 33-jara, divorcita, kudristino, malaperinta en Gambais;
  11. (13-a de januaro 1919) Marie-Thérèse Marchadier, naskiĝinta la 7-an de oktobro 1881 en Bordeaux, eksa prostituitino, bordelestrino sur Strato Saint-Jacques (Parizo), konata sub la nomo la belle Mytèse, malaperinta en Gambais (polico trovis la kadavrojn de ŝiaj du hundoj, strangolitaj).

Proceso redakti

La proceso, kiu pasiigis la samtempulojn malfermiĝis la 7-an de novembro 1921 antaŭ la asiza kortumo de Seine-et-Oise (nuntempe: Yvelines) kunsidanta en Versailles. La kortumo estis prezidita de prezidanto Gilbert asistita de S-roj Schuler kaj Gloria, asesoroj; S-ro Godefroy oficis kiel ĝenerala advokato; Landru elektis kiel advokaton Mastron Vincent de Moro-Giafferi, asistitan de Mastro Auguste Navières du Treuil dum la civilaj partoj estis reprezentitaj de Mastroj Lagasse kaj Surcouf.

La proceso altiris la tutparizan moŝtaron: Mistinguett, Raimu, Berthe Bovy, Colette (kiu ankaŭ raportis multajn jarojn poste pri proceso de alia fama krimulo Dokoro Petiot[1]).

Landru neis ĝis la fino ke li kulpis la krimojn pri kiuj oni akuzis lin, koncedante tamen ke li priŝtelis kaj trompis siajn supozitajn viktimojn. Li plurfoje montris elokventon ofte provokan antaŭ la Kortumo, ekzemple eĉ ekkriante: « Montru al mi la kadavrojn! ». La kuiraparato en kiu li supozeble povis bruligi la korpojn de siaj viktimoj eĉ estis transportita en la aŭdiencejon.

Lia advokato talente defendis lin, tamen, fronte al serio da nerefuteblaj atestoj kaj aro da konvinkaj probablecoj, ne povis eviti al li esti kondamnita al morto la 30-an de novembro 1921.

La 24-an de februaro 1922, Alexandre Millerand, prezidanto de la respubliko, forĵetis la deponitan apelacion al pardono.

Landru estis gilotinita ĉe la enirejo de la karcero de Versailles frumatene la 25-an de februaro 1922 fare de ekzekutisto Anatole Deibler.

Anekdotoj redakti

Memorinda sceno okazis dum la proceso: dum sia pledado, mastro Moro Giafferi, la advokato de Landru asertis, ke viktimoj estis retrovitaj kaj estis enirontaj por prezenti sin antaŭ la Asiza Kortumo. La publiko kaj ĵurianoj turnis la kapon al la pordo, kiun la "tenoro de advokataro" estis montrinta, kaj post momento de suspenso li substrekis la fakton, ke ĉiuj kiuj turnis la kapon al la elirejo tiel demonstris sian nekonvinkon koncerne la realecon de murdoj atribuitaj al lia kliento, tiel evidentigante la foreston de formalaj pruvoj kontraŭ Landru, pro neretrovitaj kadavroj. La ĝenerala advokato vigle rebatis ke Landru mem ne turnis la kapon al la pordo...

Landru ankaŭ restis fama pro iuj el siaj replikoj:

  • Al la asignisto komisiita transdoni al li la liston de ĵurianoj: « ne estas vere utile moviĝi, ĉefe dimanĉon, pro tiom malmulte ».
  • Al prezidanto: « Mia memoro estas trostreĉita de tiuj longaj debatoj » - « Ĉiufoje kiam oni vidas ciferon en la supro de paĝo de mia kajero, oni deduktas ke tio estis la horo kiam mi plenumis krimon! » - (la prezidanto) « Nu Landru, ĉiuj tiuj virinoj ... ĉu viaj infanoj nenion diris? » - (Landru) « Kiam donas mi ordonon al miaj infanoj, Sinjoro Juĝisto, ili obeas. Ili serĉas nek la kialon nek la kielon. Mi demandas min kiel vi edukas viajn! ».
  • « Vi ĉiam parolas pri mia kapo, Sinjoro ĝenerala advokato. Mi bedaŭras, ke mi ne havas plurajn por oferti al vi! ».
  • « Ĉu mi? Mi malaperigis iun? Ĉu vi fidas kion rakontas la gazetaro! ».
  • (La prezidanto) « Vi ploras, Landru: ĉu vi sentas la bezonon liberigi vian konsciencon? » - (Landru) « Jes, mi priploras miajn kulpojn, mi pentas... mi sentas rimorson... mi ploras pro tio ke mi pensas, ke per la tuta skandalo farita ĉirkaŭ mia nomo, oni sciigis al mia povra edzino, ke mi trompis ŝin ».
  • « Se ĉiuj virinoj, kiujn mi ekkonis, havas ion, kion riproĉi al mi, ili nur plendu! ».
  • Dum Landru provokis ridadon en la publiko per denova repliko, la prezidanto minacas: « Se ridoj pludaŭros, mi petos al ĉiuj reiri hejmen! », al kio Landru replikas: « Koncerne min, Sinjoro Prezidanto, mi tion ne rifuzos ».
  • Landru petis kiel lastan volon la eblecon lavi siajn piedojn, kio estis rifuzita al li pro timo de sinmortigo.

Diversaĵoj redakti

Pluvivantoj redakti

 
Kastelo de Flers
  • Fernande Segret, lasta amatino de Landru, kun kiu li edzece vivis dum sia arestado, lirika artistino, karieris en pariza kabaredo kaj poste iris labori kiel instruistino en Libanon.
La 22-an de februaro 1972, 50 jarojn tagon pro tago post la ekzekutado de Landru, ŝi ĵetis sin en la fosaĵon de la kastelo de Flers (Orne), ne malproksime de la maljunulejo kie ŝi retiriĝis. En ŝia dormoĉambro, estis du fotoj: unu de ŝia patrino, alia de Landru.
  • La familio Landru devis ŝanĝi sian nomon por vivi pacan vivon. Maurice Landru, viktimo de ĉantaĝisto, devis ŝanĝi sian nomon trifoje.

Relikvoj redakti

  • La vilao Tric de Gambais estis prirabita de popolamaso kaj vendita al restoraciisto kiu alinomis ĝin Au Grillon du Foyer kaj aranĝis parton de la konstruaĵo en muzeon. La restoracio estis fermita en 1940 kaj la domo poste estis revendita al privatuloj.
  • La kuiraparato de la vilao de Gambais estus akirita de usona kolektanto. (Laŭ pluraj gazetoj, male, Paris-Presse de la 17.4.1956 aŭ Franc-Tireur de la 1.3.1957, ĝi estis aŭkcie vendita la 23-an de januaro 1923 en justic-palaco de Versailles por 4,200 frankoj, al Anglade, direktoro de Muzeo Grévin, la rolon de aŭkciisto havis Béguin, spezisto de Domajnoj en Seine-et-Oise). Poste, ĝi estis reaĉetita de animanto, produktoro kaj humuristo Laurent Ruquier. Pasiigita de la persono, li mem, en 2005, reĝisoris la aferon Landru en teatro kun Régis Laspalès en la ĉefrolo.
  • La cindroj trovitaj en la ĝardeno de Gambais estis enterigitaj ĉe la piedo de plorsaliko en la Ĝardeno de la Plantoj (Parizo).

Landru en fikciaj verkoj redakti

Kanzonoj redakti

  • Artisto, komediisto, kantisto Francis Blanche, komponis kanzonon, kun kampara kaj humura tono "Idylle en Forêt" ("Idilio en Arbaro") aludantan al "Landru":
Eta domo sub la rozoj
En arbaro de Rambouillet
Du geamantoj ripozas
Ni estu diskretaj
Estas sekreto
Blua fumo ekleviĝas
En la lumo
Sub la hela ĉielo
Kaj la birdoj kantetas por ili
La feliĉon estis amantoj

..../....

Tok tok, iu frapas al la pordo
"Eniru! Ekkrias la granda barbulo
- Saluton, diras poŝtisto per laŭta voĉo
Leteron por vi Sinjoro Landru !"

.../...

  • Kantisto Renaud en Le tango de Massy-Palaiseau en sia albumo Ma Gonzesse (1979) rekte aludas al Landru:
...
Kaj kiam Landru, tiu fimaljunulo
Distranĉis sian edzinon en pecetojn
Ŝi propetis lin kun ploro
Bonvolu ne segi miajn ostojn
Li respondis: "Mi scias kion mi volas
Ĉar mi estas la reĝo de l' tango
Kaj mi dancas ĝin multe pli bone
Ol Rudolfo kaj Valentino"
Estas la tango de Massy-Palaiseau.
...
  • Franca traŝ-metala grupo 'ADX' en Souvenirs de Gambais (Rememoroj de Gambais) en sia albumo Division Blindée (2008) referencas al Landru:
Kruela ĉarmulo, afabla, tiel helpema
Parolanta pri amo, floroj, plaĉaj morgaŭoj
Elprovita pacienco por kapti la fajnecon
Amindumo en rolo, ne gravas la promesoj
Kalkulitaj renkontoj, hazardo ne havas lokon
Prilaborita afableco, dubo en ili malaperas
Trankviligitaj virinoj, nova vivo nepras
Kaptilo fermiĝas malantaŭ ŝlosita pordo
Ho, timo kun tranĉilaj okuloj
Ho, morto malantaŭ la rozoj
Stranga scenaro en tiu malluma domo
Lastaj mensogoj al elektitoj donantaj siajn korojn
Braĝoj jam ruĝigitaj, fajlitaj iloj
Komplezema ĝisfine je rigiditaj ridetoj
Ho, timo kun tranĉilaj okuloj
Ho, morto malantaŭ la rozoj
Riĉeco tro facila kaj suspekta vivteno
Koste de multaj eraroj, murdisto estas arestita
Homaj restaĵoj en cindra vero
Lasta brakumo de alia damo sen fido
Ho, timo kun tranĉilaj okuloj
Ho, morto malantaŭ la rozoj
...
Landru, Landru, Landru, fibarbulo
Vi timigas infanojn
Vi amindumas panjojn
Landru, Landru, viaj kranio kaj hirta vilo
Faligis pli ol unu premion de virto
...
  • Kantistino Juliette Noureddine ankaŭ referencas al li en sia kanzono Il n'est pas de plaisir superflu (Ne estas superflua plezuro) en sia albumo Le festin de Juliette (2002):
...
Vivu la barbo kaj la barbuloj
Ni iru al arbaro Sinjoro Landru
Al vi mia fido estas granda
En tranĉeoj sub obusoj
Ek al la malamiko krias la vilulo
Madelono tion repetas
...
  • 'Desire Landru' ankaŭ estas la nomo de eksperimenta punk-grunĝa grupo kiu produktiĝis en Reims de 1980 al 1983.

Libroj redakti

  • Lia kazo ankaŭ inspiris romanon El chalet de las rosas (La rozara vilao) (1923) de hispana verkisto Ramón Gómez de la Serna.

Teatro redakti

  • En decembro 2005, teatraĵo verkita de Laurent Ruquier, Landru, estis ludita sur la scenejo de teatro Marigny kun Régis Laspalès en la ĉefrolo.
  • En 2003, la persono kaj ties fantaziaĵoj ankaŭ inspiris teatraĵon Landru et Fantaisies de Christian Siméon, ĉe eldonoj de Avant-scène Théâtre. Ĝi enscenigas sub formo de retro-scenoj la renkontojn de Landru kun siaj viktimoj kaj Fernande Segret, lia amatino. Tamen oni ĉefe ĉeestas sur la sojlo de lia morto lian kunfruntiĝon kun lia ekzekustisto, Anatole Deibler, alia « publika » mortigisto.

Televido redakti

Bildliteraturo redakti

  • Verkisto de bildstrioj Christophe Chabouté publikigis en 2006 verkon titolitan Henri Désiré Landru kie li aspektigis la personon kiel viktimon de fia kaj kompleksa maĥinacio.
  • Henri-Désiré Landru ankaŭ aperas en bildstrio Le Codex Angélique de Thierry Gloris kaj Mikaël Bourgouin, li estas la ĉefservisto de familio Devisse.
  • En bildstrio Iznogud, la ĉefa persono vivigas statuon el vakso de Landru, kiu iras amindumi alian statuon animitan de Lukrecia Borgia. En alia albumo, Iznogud iras en Inferon kie li renkontiĝas kun Landru kaj Hitler. Landru invitas lin al manĝo laŭdante la kuiraparaton, al kio Hitler replikas ke forno estus pli oportuna ol kuiraparato.

Kino redakti

  • Charlie Chaplin inspiriĝis el la afero Landru por komponi la ĉefan personon de sia filmo Monsieur Verdoux (1947), aldonante al la originala historio socian kanvason inspiritan de la ekonomia krizo de 1929, prezentante sian heroon kiel ian viktimon de la krizo, cetere donante al li simpatian aspekton.
  • 15 jarojn poste, Claude Chabrol siavice reĝisoris filmon titolitan Landru, aperintan la 25-an de januaro 1963. La scenaro, inspirita de la plej verŝajnaj enketaj reludoj de la afero, estis subskribita de Françoise Sagan. La rolo de la krimulo estis donita al Charles Denner.
  • En la filmo Un singe en hiver, la ĉiovendisto kromnomas sin Landru, ĉar li havis du edzinojn, kiuj tro frue mortis.

Referencoj redakti

  1. Jean-Marc Varaut, L'Abominable Docteur Petiot, Parizo: Balland, 1974, pĝ. 270.

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti