Henriko la 1-a (Francio)

reĝo de Francio ekde 1031 ĝis 1061

Henriko la 1-a (naskiĝis la 4-an de majo 1008 - mortis la 4-an de aŭgusto 1060) estis la reĝo de Francio ekde 1031 ĝis 1061. Li estis la tria reĝo de la kapetida dinastio, kaj estis la filo de la reĝo Roberto la 2-a la Pia kaj de Konstanca de Arles. La reĝado de tiu batalema, kverelema reĝo estis plena je multmortaj bataloj. Li perdis Burgonjon kaj kompense nur akiris la regionon de Sens.

Henriko la 1-a
Reĝo de la Frankoj
Regado 1031 - 1060
Antaŭulo Roberto la 2-a
Sekvanto Filipo la 1-a
Persona informo
Henri Ier de France
Naskiĝo 4-an de majo 1008 (1008-05-04)
en Reims,  Reĝlando Francio
Morto 4-an de aŭgusto 1060 (1060-08-04) (52-jaraĝa)
en Vitry-aux-Loges,  Reĝlando Francio
Mortis per retina disiĝo vd
Tombo Baziliko de Saint-Denis vd
Lingvoj latinamalnovfranca vd
Ŝtataneco Francio vd
Familio
Dinastio Rektaj kapetidoj vd
Patro Roberto la 2-a de Francio vd
Patrino Konstanca de Arles vd
Gefratoj Roberto la 1-a de Burgonjo • Hugh Magnus • Hedwig of France, Countess of Nevers • Adela of France vd
Edz(in)o Matilda de Frislando • Anna de Kievo • Matilda de Frankonio vd
Infanoj Filipo la 1-a • Hugh I, Count of Vermandois vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Henriko estis kronita la 14-an de majo 1027 en Reims, kvankam lia patro estis ankoraŭ vivanta. Li heredis la tronon en 1031, sed devis alfronti la malkonsenton de sia propra patrino kaj de la gravaj nobeloj de la reĝlando, kiuj preferis lian duenaskitan fraton Roberton la 1-a de Burgonjo. Henriko la 1-a estis subtenita de la Sankta Romia Imperio kaj de la duko de Normandio. Por ĉesigi la militon, Henriko devis cedi al sia frato la duklandon de Burgonjo.

La reĝo Henriko estis cetere la zorganto de la juna, estonta Vilhelmo la Konkerinto, duko de Normandio. Lin li unue subtenis kontraŭ liaj vasaloj, ekzemple okaze de la batalo de Val-ès-Dunes. Henriko kaj Vilhelmo sekve malamikiĝis : Vilhelmo venkis Henrikon dum la batalo de Mortemer en 1054, kaj denove kvar jarojn poste en Varaville.

Henriko fianĉiĝis al iu Matilda (ĉ. 1027 - 1034), filino de la imperiestro Konrado la 2-a, sed ŝi mortis tre junaĝe. Ĉirkaŭ la jaro 1043, Henriko edziĝis kun Matilda de Frislando (1027-1044), filino de Luidolfo de Frislando. En 1051, li reedziĝis kun Anna de Kievo, filino de Jaroslavo la 1-a. Ilia plejaĝa filo Filipo estis asociita al la trono ekde 1059 kaj sekve heredis la kronon kiel Filipo la 1-a.

Henriko la 1-a mortis la 4-an de aŭgusto 1060 en Vitry-aux-Loges, apud Orleano.

Geinfanoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

  Reĝoj de Francio, reĝoj de la Francoj kaj imperiestroj de la Francoj
ekde 987 ĝis 1870
 
987 996 1031 1060 1108 1137 1180 1223 1226
   Hugo Kapeto Roberto la 2-a Henriko la 1-a Filipo la 1-a Ludoviko la 6-a Ludoviko la 7-a Filipo la 2-a Ludoviko la 8-a   
1226 1270 1285 1314 1316 1316 1322 1328 1350
   Ludoviko la 9-a Filipo la 3-a Filipo la 4-a Ludoviko la 10-a Johano la 1-a Filipo la 5-a Karlo la 4-a Filipo la 6-a   
1350 1364 1380 1422 1461 1483 1498 1515 1547 1559
   Johano la 2-a Karlo la 5-a Karlo la 6-a Karlo la 7-a Ludoviko la 11-a Karlo la 8-a Ludoviko la 12-a Francisko la 1-a Henriko la 2-a   
1559 1560 1574 1589 1610 1643 1715 1774 1792
   Francisko la 2-a Karlo la 9-a Henriko la 3-a Henriko la 4-a Ludoviko la 13-a Ludoviko la 14-a Ludoviko la 15-a Ludoviko la 16-a   
1792 1804 1814 1824 1830 1848 1852 1870
     -   Napoleono la 1-a Ludoviko la 18-a Karlo la 10-a Ludoviko-Filipo - Napoleono la 3-a   

Historio de Francio - Kapetidoj - Valois - Burbonoj - Bonaparte