Henriko la 2-a (Francio)

regxo de Francio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Henriko la 2-a

Henriko la 2-a (france Henri II) estis la dua filo de Francisko la 1-a kaj Klaŭda de Francio (Claude de France, filino de Ludoviko la 12-a kaj Ana de Bretonio). Li naskiĝis je la 31-a de marto 1519, en Saint-Germain-en-Laye, apud Parizo. Li edziĝis kun Katerino de Mediĉo en 1533 kaj iĝis reĝo post la morto de sia frato en 1536 kaj de sia patro en 1547.

Henriko la 2-a
Reĝo de Francio
Regado 15471559
Antaŭulo Francisko la 1-a
Sekvanto Francisko la 2-a
Persona informo
Henri II
Naskiĝo 31-an de marto 1519 (1519-03-31)
en Saint-Germain-en-Laye,  Reĝlando Francio
Morto 10-an de julio 1559 (1559-07-10) (40-jaraĝa)
en Hôtel des Tournelles,  Reĝlando Francio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per sepso vd
Tombo Baziliko de Saint-Denis vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Reĝlando Francio vd
Subskribo Henriko la 2-a (Francio)
Familio
Dinastio Dinastio de Valois vd
Patro Francisko la 1-a de Francio vd
Patrino Klaŭdino de Francio vd
Gefratoj Francisko la 3-a de Bretonio • Charles II de Valois, Duke of Orléans • Madeleine of Valois • Margaret of France, Duchess of Berry • Charlotte of Valois vd
Edz(in)o Katerino de Mediĉo vd
Amkunulo Diane de Poitiers • Filippa Duci • Janet Stewart • Nicole de Savigny vd
Infanoj Francisko la 2-a de FrancioElizabeto de Valois • Claude of Valois • Louis of Valois • Karlo la 9-aHenriko la 3-a de FrancioMargareto de Valezio • Francis, Duke of Anjou • Victoria of Valois • Joan of Valois • Henri d'Angoulême • Henri de Saint-Rémi • Diane de France vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en MadridoParizo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Henriko iĝis reĝo en la 31.3.1547 dum tempo kiam la splitiĝo de la religiaj partioj kiel ankaŭ la disvastiĝo de aŭstria-hispania potenco de la Habsburgoj ege endanĝerigis la francan regnon. Li estis bela viro sed iomete malkapabla reganto dependante de siaj konsilistoj ekz. de la amantino Diane de Poitiers kaj de la konestablo de Montmorency.

Henriko denove ekmilitis kontraŭ Anglio kies rezulto estis la redono de la urbo Boulogne al Franclando. En la 15.1.1552 li faris kun al princo-elektisto Morico de Saksio kaj ties protestantaj aliancanoj la kontraŭimperiestran Ligon de Chambord. En marto 1552 francaj trupoj (35.000 soldatoj) okupis Lorenon kaj gajnis Toul kaj Verdun. La urbon Metz gajnis Montmorency per perfido.

Militado malpli sukcesa redakti

Pli malbonŝance faritis la milito ekde 1552 en Italujo. Elĉerpite Henriko konsentis packontrakton kun la imperiestro en februaro 1556 en Vaucelles kun la daŭro de kvin jaroj. Sed li mem rompis tiun konkordon laŭ instigo de papo Paŭlo la 4-a marŝigante la Dukon de Guise kun 20.000 soldatoj kontraŭ Napolo. Tiu plano fiaskis pro la supereco nevenkebla de la trupoj de Fernando Álvarez de Toledo, la t.n. Fera duko de Alba. Eĉ pli malfeliĉa estis por Henriko la milito ĉe la nederlanda landlimo. Montmorency venkitis en la 10.8.1557 apud Saint Quentin. Dume Francisko de Guise konkeris disde la Angloj en 1558 la urbon Calais, Egmont nuligis en la 13.6.1558 tutan francan taĉmentaron apud Gravelingen starantan sub la komando de la Mareŝalo de Termes. Sed Henriko kaj lia kontraŭulo Filipo la 2-a (Hispanio) volis unuiĝi por subigi la protestantojn kaj faris sekve en la 3.4.1559 - kune kun Anglio - la Pacon de Cateau-Cambrésis. Kontraŭ la redono de Ham, St. Quentin, Castelet kaj la liberigo de la konestablo la franca reĝo Henriko cedis i.a. la konkeritan regionon Piemonto. Por plifirmigi la novan aliancon edzinigitis la plej maljuna filino de Henriko, Izabela de Valois kun la hispana reĝo Filipo. Tiuokaze faritis tri tagojn daŭranta festo kun turniro dum kiu Henriko ĉeokule vunditis fare de la grafo Montgomery kaj mortis.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  Reĝoj de Francio, reĝoj de la Francoj kaj imperiestroj de la Francoj
ekde 987 ĝis 1870
 
987 996 1031 1060 1108 1137 1180 1223 1226
   Hugo Kapeto Roberto la 2-a Henriko la 1-a Filipo la 1-a Ludoviko la 6-a Ludoviko la 7-a Filipo la 2-a Ludoviko la 8-a   
1226 1270 1285 1314 1316 1316 1322 1328 1350
   Ludoviko la 9-a Filipo la 3-a Filipo la 4-a Ludoviko la 10-a Johano la 1-a Filipo la 5-a Karlo la 4-a Filipo la 6-a   
1350 1364 1380 1422 1461 1483 1498 1515 1547 1559
   Johano la 2-a Karlo la 5-a Karlo la 6-a Karlo la 7-a Ludoviko la 11-a Karlo la 8-a Ludoviko la 12-a Francisko la 1-a Henriko la 2-a   
1559 1560 1574 1589 1610 1643 1715 1774 1792
   Francisko la 2-a Karlo la 9-a Henriko la 3-a Henriko la 4-a Ludoviko la 13-a Ludoviko la 14-a Ludoviko la 15-a Ludoviko la 16-a   
1792 1804 1814 1824 1830 1848 1852 1870
     -   Napoleono la 1-a Ludoviko la 18-a Karlo la 10-a Ludoviko-Filipo - Napoleono la 3-a   

Historio de Francio - Kapetidoj - Valois - Burbonoj - Bonaparte