Henriko la Leono (naskiĝinta dum 1129 verŝajne en Ravensburg, mortinta la 6-an de aŭgusto 1195 en Brunsvigo (germane Braunschweig) el la gento de la Velfoj (germane Welfen), duko de Saksio de 1142 ĝis 1180, kaj duko de Bavario de 1156 ĝis 1180, estis unu el la plej potencaj princoj en la germanlingva Sankta Romia Imperio de la 12-a jarcento. Li plurfoje staris en konflikto kun la imperiestra dinastio de tiu epoko, la Ŝtaŭfoj (germane Staufer).

Henriko la Leono
Duko de Saksio kaj de Bavario
Antaŭulo vidu sube
Sekvanto vidu sube
Persona informo
Heinrich der Löwe
Naskonomo altgermane: Heinrich der Löwe, platgermane Hinnerk De Leuw
Naskiĝo 1129
en Ravensburg
Morto 6-an de aŭgusto 1195 (1195-08-06)
en Brunsvigo
Mortis per malsano vd
Tombo Katedralo de Brunsvigo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Familio
Dinastio Velfoj vd
Patro Henriko la Fiera vd
Patrino Gertrude de Süpplingenburg vd
Gefratoj Richardis of Babenberg vd
Edz(in)o Matilda Plantaĝeneto • Clementia de Zähringen vd
Infanoj Otto la 4-a • Henry V, Count Palatine of the Rhine • William of Luneburg • Gertrude of Bavaria • Matilda of Saxony • Maud von Braunschweig • Rixa von Sachsen • Eleanor von Sachsen • Ingibiorg von Sachsen • Lothaire von Sachsen • son von Sachsen vd
Parencoj Frederiko la 1-aRikardo Leonkora vd
Profesio
Okupo guberniestro vd
Duko de Saksio
Henriko la 2-a
Dum 1142–1180
Antaŭulo Alberto la Urso
Sekvanto Bernardo la 3-a de Saksio, grafo de Anhalto
Duko de Bavario
Henriko la 10-a
Dum 1156–1180
Antaŭulo Henriko la 2-a de Aŭstrio / la 11-a de Bavario
Sekvanto Otto la 1-a, duko de Bavario, "la Ruĝkapulo"
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
statuo de Henriko la Leono en Brunsvigo

Familio kaj frua vivo redakti

 
La Brunsviga leono

Li estis filo de Henriko la Fiera, duko de Saksio kaj Bavario, kaj Gertrudo, filino de Lotaro la 3-a (Sankta Romia Imperio). En 1138, kiam Konrado la 3-a iĝis reĝo de Germanio, Henriko la Fiera estis lia rivalo: pro tio Konrado senigis lin de liaj landoj.

Henriko la Fiera mortis en 1139. Henriko la Leono neniam forlasis sian heredon kaj en 1142 Konrado donis al li Saksion. En 1147 Henriko partoprenis krucmiliton kontraŭ la polabaj slavoj. En 1156 nova sankta romia imperiestro Frederiko la 1-a, kuzo de Henriko, donis al li Bavarion.

Henriko la Leono edziĝis en 1147 kun Clementia von Zähringen (Zähringer): per tio li akiris bienojn en Ŝvabio. Li eksedziĝis en 1162, eble premata de Frederiko kiu malkontentis ke Henriko posedis ŝvabajn bienojn kaj kontraŭ la perdo de tiuj bienoj donis al li pli da kasteloj en Saksio. Henriko lojale subtenis Frederikon kiam tiu klopodis plifortigi sian posedon de la imperia krono. Henriko ankaŭ partoprenis militojn kondukatajn de Frederiko kontraŭ Lombardio, plurfoje certigante ties venkojn.

Dua edziĝo kaj ekzilo redakti

En 1168 li edziĝis kun Matilda, filino de angla reĝo Henriko la 2-a. Dum li forestis en la Sankta Lando de 1173 al 1174, Matilda regis liajn vastajn posedaĵojn. Tamen en 1174, ne longe post sia reveno al Germanio, Henriko la Leono rifuzis helpi Frederikon kiam tiu denove invadis Lombardujon. La kialo estis ke Henriko deziris sekurigi siajn orientajn landlimojn. La invado malsukcesis, kaj Frederiko kulpigis Henrikon. En 1180 tribunalo de episkopoj proskribis Henrikon kaj senigis lin de liaj landoj. Frederiko invadis Saksion. En 1182 Henriko fuĝis kun Matilda al la kortego en Normandio de ŝia patro. En 1185 Frederiko permesis Henrikon reveni en Saksion, sed plua ekzilo komenciĝis en 1188.

Lastaj jaroj redakti

Matilda mortis en 1189. La saman jaron Frederiko la 1-a krucmilitis, kaj dum lia foresto Henriko revenis en Saksion, kie li disrabis Bardowick pro ĝia perfido. Tamen, post la morto de Frederiko en la Sankta Lando, li estis venkata de ties filo, Henriko la 6-a. En 1194, kiam li kredis ke lia morto alproksimiĝis, li faris pacon kun Henriko la 6-a, cedis la plejparton de siaj bienoj, kaj retenis bienojn ĉirkaŭ Braunschweig. Kiel duko de Braunschweig li estis mecenato de artoj kaj arkitekturo. Li mortis la sekvantan jaron kaj entombiĝis en la katedralo de Braunschweig.

Germanaj urboj redakti

Henriko fondis aŭ pligrandigis plurajn germanajn urbojn:

Infanoj redakti

Henriko la Leono kaj lia unua edzino Clementia havis du infanojn:

Henriko la Leono kaj lia dua edzino Matilda havis almenaŭ ses infanojn:

  • Matilda (1171-1210), kiu edziniĝis al Gotfredo la 3-a (grafo de Perche en norda Francio)
  • Richenza (1172-1204)
  • Henriko la 5-a (Palatinato) (1173-la 28-an de aprilo 1227)
  • Lothar (1174-la 16-an de oktobro 1190)
  • Otto la 4-a, sankta romia imperiestro (1175/6-la 19-an de majo 1218)
  • Vilhelmo de Winchester, duko de Lüneburg (la 11-an de aprilo 1184-la 12-an de decembro 1213)

Laŭ pluraj fontoj, ili havis tri pluajn infanojn:

  • Eleonoro (n. 1178) kiu mortis infane
  • Ingibiorg (n. 1180) kiu mortis infane
  • mortnaskita filo (1182)