Henry ALLINGHAM (n. la 6-an de junio 1896, m. la 18-an de julio 2009) estis eble la plej aĝa viro de la mondo kiam li mortis havante 113 jarojn.

Henry Allingham
Persona informo
Naskiĝo 6-an de junio 1896 (1896-06-06)
en Londono
Morto 18-an de julio 2009 (2009-07-18) (113-jaraĝa)
en Brajtono
Mortokialo plena kadukiĝo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Okupo
Okupo militisto • aŭtobiografo
vdr

Naskiĝo redakti

Li naskiĝis en Hackney, Londono, Anglio. Lia patro mortis pro ftizo kiam Henry havis 14 monatojn.

Unua mondmilito redakti

Tuj post la komenco de la unua mondmilito li deziris aliĝi al la brita armeo sed lia patrino malpersvadis lin pro sia mortmalsano. Post ŝia morto en 1915, Henry aliĝis al la marflugarmeo, en kiu li iĝis meĥanikisto. Post surmara militado, septembron 1917 li iris al Francio. La 1-an de aprilo 1918 li aliĝis al la Royal Air Force tuj post ties fondo per la kombino de britaj flugarmeoj.

Civila kariero redakti

La plejparto de sia profesia vivo Henry Allingham laboris kiel aŭtoinĝeniero.

Dua Mondmilito redakti

Dum la Dua Mondmilito Henry Allingham helpis esplori rimedojn por kontraŭi germanajn magnetajn minojn.

Posta vivo redakti

Li emeritiĝis en 1960, kiam li kaj lia edzino translokiĝis al Eastbourne.

En 2001, timante ke li post nelonge mortus, oni persvadis lin rakonti sian vivon por ke pli junaj homoj ne forgesus. Poste li ĉeestis plurajn gravajn eventojn, kaj en Anglio kaj en Francio, por remememori la unuan mondmiliton.

Demandite kiel li tiom longe vivis, li respondis, "Helpe de cigaredoj, viskio kaj malbonegaj virinoj - kaj granda senso de humuro."

Lia funebro okazis ĉe Brajtono (kie li mortis), kun militaj ritoj, ĉeeste de ano de la brita reĝa familio, politikistoj kaj superaj oficiroj de la mar- kaj flug- armeoj.