Henry Cabot LODGE, naskita la 12-an de majo 1850 en Bostono (Masaĉuseco), mortinta la 8-an de novembro 1924, estis usona politikisto, membro de la Respublikana Partio.

Henry Cabot Lodge
Persona informo
Henry Cabot Lodge senior
Naskiĝo 12-an de majo 1850 (1850-05-12)
en Bostono
Morto 9-an de novembro 1924 (1924-11-09) (74-jaraĝa)
en Kembriĝo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per apopleksio vd
Tombo tombejo Mount Auburn vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Masaĉusetso • Nahant vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater jura altlernejo Harvard • Universitato HarvardUniversitato Harvard • Harvard College vd
Partio Respublikana Partio vd
Subskribo Henry Cabot Lodge
Familio
Patro John Ellerton Lodge vd
Patrino Anna Cabot vd
Edz(in)o Ann Cabot Mills Davis vd
Infanoj George Cabot Lodge vd
Parencoj Augustus Peabody Gardner vd
Profesio
Okupo politikistohistoriisto • biografo • verkisto • universitata instruisto vd
Aktiva en VaŝingtonoBostono vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis pranepo de senatano George Cabot, sed ne povis heredi ties familian nomon; tial oni donis tiun al li kvazaŭ duan antaŭnomon. Lia samnoma nepo, Henry Cabot Lodge la pli juna, ankaŭ estis politikisto kaj estis senatano por Masaĉuseco.

Li studis en la Universitato Harvard kaj estis la unua studento, kiu tie diplomiĝis pri politika scienco (en 1876). Li estis federacia deputito de 1887 al 1893 kaj senatano de 1893 ĝis sia morto. Multajn jarojn li estis estro de la senata komisiono pri eksteraj rilatoj.

En tiu posteno li forte batalis kontraŭ la propono de prezidento Woodrow Wilson, ke Usono membriĝu en Ligo de Nacioj, kiun ĝi mem proponis. En 1919 Lodge jene argumentis kontraŭ la membreco de Usono:

"Usono estas la plej bona espero de la mondo, sed se vi katenos ĝin en la interesoj kaj disputoj de aliaj nacioj, se vi implikas ĝin en la intrigoj de Eŭropo, vi detruos ĝian potencan bonon kaj eĉ endanĝerigos ĝian ekziston. Lasu ĝin marŝi libere tra la estontaj jarcentoj, kiel en la pasintaj jaroj. Forta, grandanima kaj aplomba ĝi noble servis la homaron. Zorgu, kiel vi traktu vian mirindan heredaĵon – tiun ĉi landon de orda libero. Ĉar se ni stumblos kaj falos, libero kaj civilizo ĉie ruiniĝos.

Kvankam Lodge diris tiujn ĉi frazojn en lando, kiu du jarojn antaŭe senbezone plilongigis la Unuan Mondmiliton, li sukcesis malhelpi la membriĝon de Usono en Ligo de Nacioj.

Eksteraj ligiloj redakti