Henry Howard (grafo de Surrey)

Henry Howard (n. ĉirkaŭ 1517, m. la 19-an de januaro 1547) estis grafo de Surrey kaj angla poeto.

Henry Howard
Persona informo
Henry Howard
Naskiĝo 30-an de novembro 1515 (1515-11-30)
en Hertfordshire,  Reĝlando Anglio
Morto 19-an de januaro 1547 (1547-01-19) (31-jaraĝa)
en Tura Monteto
Mortis pro mortpuno vd
Mortis per senkapigo vd
Tombo Church of St Michael the Archangel, Framlingham vd
Religio rom-katolika vd
Lingvoj brita angla vd
Ŝtataneco Reĝlando Anglio vd
Familio
Dinastio Howard family vd
Patro Thomas Howard vd
Patrino Elizabeth Howard vd
Gefratoj Thomas Howard • Mary FitzRoy, Duchess of Richmond and Somerset vd
Edz(in)o Frances Howard, Countess of Surrey vd
Infanoj Jane Neville • Thomas Howard • Lady Katherine Howard • Henry Howard, 1st Earl of Northampton • Lady Margaret Howard vd
Profesio
Okupo poeto • verkistopolitikisto • aristokrato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

 
Henry Howard (grafo de Surrey)

Li naskiĝis en Hertfordshire kaj estis la plej aĝa filo de Thomas Howard (3-a duko de Norfolk). Li pasigis multe da sia infanaĝo ĉe Kastelo Windsor kune kun Henry Fitzroy (1-a duko de Richmond kaj Somerset), nelegitima filo de Henriko la 8-a. En 1524, post la morto de sia avo Thomas Howard (2-a duko de Norfolk), li heredis la rangon de grafo de Surrey.

En 1532 li akompanis sian kuzinon Anne Boleyn, Henrikon la 8-an kaj Henry Fitzroy al Francio, kie li restis pli ol unu jaro en la domanaro de Francisko la 1-a (Francio).

En 1536 okazis la pilgrimado de Gracio, ribelo en nordo Anglio instigata de malkontento pri la abolicio de monaĥejoj. Malamikoj de Henry Howard akuzis lin pro simpatio al la ribelo, kaj li estis malliberigita en Kastelo Windsor. Tie, verŝajne, li verkis la plejparton de siaj poemoj. Tamen li regajnis la favoron de Henriko la 8-a, por kiu li militis en Skotlando kaj Francio.

En 1546 li kaj lia patro laŭdire planis igi sian filinon Mary kromvirino de Henriko, sed ŝi rifuzis allogi la reĝon. Decembron 1546 ili arestiĝis pro ŝtatperfido. Li ezekutiĝis la 19-an de januaro 1547, plurajn tagojn antaŭ la morto de Henriko la 8-a. Li entombiĝis en tombejo de la familio Howard ĉe Framlingham, Suffolk. Lia patro pli bonŝancis: oni atendis lian ekezekuton plurajn tagojn post la morto de la reĝo, kaj la registaro de la nova reĝo, Eduardo la 6-a, ŝanĝis la punon en malliberigon.

Edziĝo kaj idoj redakti

 
Frances de Vere (portreto de Hans Holbein)

Henry Howard edziĝis al Frances de Vere, filino de John de Vere (15-a grafo de Oxford). Ili havis kvin idojn:

Poemoj redakti

Henry Howard estis unu el la unuaj anglaj aŭtoroj de sonetoj. Liaj poemoj ege influis postajn anglajn poetojn de la 16-a jarcento.

Li ankaŭ tradukis la duan kaj kvaran librojn de la Eneado de Vergilio en blankan verson, tio estas senrimaj jambaj p

pentamet:jn: li estis la unua angla poeto kiu uzis tiun versformon, kiu estis ofte uzata de postaj poetoj kaj dramistoj.