Henry Morrison Flagler

usona entreprenisto

Henry Morrison Flagler (naskiĝis la 2-an de januaro 1830 en Hopewell, Novjorkio; mortis la 20-an de majo 1913 en West Palm Beach, Florido) estis usona pionira entreprenisto pri nafto kaj pri fervojaj linioj. Li estis posedinto de fervoja kompanio kaj konstuigis fervojan linion ĉe la orienta marbordo de Florido, kiun li ekipigis per luksaj fervojaj hoteloj. Antaŭe li estis aĉetinta multajn marbordajn areojn tie - post la konstruo de la fervojo kaj la ekesto de turisma infrastrukturo ili tre gajnis je valoro, kaj Flagler povis profitege vendi ilin.

Henry Morrison Flagler
Persona informo
Naskiĝo 2-an de januaro 1830 (1830-01-02)
en Kantono Ontario
Morto 20-an de majo 1913 (1913-05-20) (83-jaraĝa)
en okcidenta Palm Beach
Tombo Memorial Presbyterian Church
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Familio
Edz(in)o Mary Lily Kenan
Infano Harry Harkness Flagler
Okupo
Okupo negocisto • makleristo
vdr

La bazo de la riĉeco de Flagler tamen estis la industrio de karbo, ŝtalo kaj nafto. La 10-an de januaro 1870 ekestis la kompanio Standard Oil, kies akciojn komence posedis li kaj John Davison Rockefeller, ties frato William Rockefeller, Henry Morrison Flagler, Samuel Andrew kaj Stephen V. Harkness. La engaĝiĝo de Flagler krei turisman infrastrukturon ĉe la orienta marbordo de Florido komenciĝis en 1855 - pli-malpli samtempe kiam Henry Bradley Plant simile aktiviĝis ankaŭ pri la okcidenta marbordo de Florido.