Henry M. Paulson, Jr. (28-an de marto 1946 en Palm Beach, Florido; plennome Henry Merritt Paulson, karesnomo Hank) estas usona komercisto kaj politikisto. Li estas konata apoganto de medioprotektaj aferoj.

Henry Paulson
Persona informo
Naskiĝo 28-an de marto 1946 (1946-03-28) (78-jaraĝa)
en Palm Beach
Religio Kristana Scienco vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater kolegio Dartmouthekonomika altlernejo HarvardUniversitato Harvard • Barrington High School vd
Partio Respublikana Partio vd
Subskribo Henry Paulson
Profesio
Okupo bankisto • investment banker • politikistoekonomikisto • universitata instruisto • ministro pri financo vd
Laborkampo Fiska politikomonda ekonomio • banka industrio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li laboris post studo en Harvardo, de 1970 ĝis 1972 en Pentagon, poste en la Blanka Domo. Li ŝanĝis en 1974 al Goldman Sachs en Ĉikago. Li gvidis de 1983 ĝis 1988 Investment Banking Group en mezokcidenta regiono.

Li estis de 1999 ĝis 2006 prezidanto kaj afergvidanto (CEO) de la investa banko Goldman Sachs. Li estis de julio 2006 ĝis januaro de 2009, Usona Sekretario de la Trezorejo. Lia posteulo estis en tiu posteno Timothy F. Geithner.