Henry Power (n. en 1623 - m. en 1668) estis angla kuracisto kaj scienca eksperimentisto. Li estis unu el plej frutempe elektitaj membroj de la Reĝa Societo.

Henry Power
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1623 (1623-01-01)
Morto 1-an de januaro 1668 (1668-01-01) (45-jaraĝa)
Ŝtataneco Reĝlando Anglio
Okupo
Okupo kuracisto
vdr

Li registriĝis kiel pensiulo de la Christ's College de Kembriĝo en 1641, kaj diplomitiĝis en 1644. Li fariĝis regula korespondanto de Thomas Browne pri variaj sciencaj temoj. Power ŝajne praktikis medicinon dum iom da tempo en Halifax (Okcidenta Jorkŝiro), sed fine transloĝiĝis al New Hall, proksime al Ealand. Power estis elektita kaj akceptita en la Reĝan Societon la 1-an de julio 1663 : li kaj Justinian Isham tiel fariĝis ties du unuaj elektitaj membroj.

La nura publikigita verko de Henry Power estas Experimental Philosophy : ĝi dividiĝas en tri libroj kaj rilatas al variaj sciencaj temoj. Li cetere lasis multajn manuskriptojn.