Heraklito

antaŭsokrata helena filozofo

Heraklito el Efezo, greke Ἡράκλειτος ὁ Ἐφέσιος (naskiĝis ĉirkaŭ 540 a.K., mortis ĉirkaŭ 480 a.K.) estis greka antaŭsokrata filozofo el Efezo. Li instruis, ke ĉio estas en senĉesa moviĝo, en senĉesa transformiĝo, ke "ĉio estas fluanta", rapide ŝanĝiĝas. Pro tiu moviĝado nenio estas senmova, nenio estas fiksita kaj stabila. Heraklito klarigas tion per komparo kun la senĉesa fluo de rivero; li diras, ke oni ne povas eniri dufoje en la saman riveron, ĉar, revenante tien, oni tuŝas novajn akvojn. Kvankam la rivero ŝajnas esti ĉiam la sama, ĝi estas ĉiam renovigata per la senĉesa akvofluo. Li ankaŭ asertas ke tiu senĉesa fluo de la aferoj fariĝas de unu kontraŭo al alia, ekzemple: la nokto sekvas la tagon, la varmo la malvarmon, la seka la malsekan, la ĝojo la malĝojon, la milito la pacon, la juneco la maljunecon, la vivo la morton, kaj inverse. Do la moviĝado estas senĉesa fluo de la kontraŭoj. La harmonio ekzistas ĝuste en tio, en tiu sintezo de la kontraŭoj, en tiu enantioza ekvilibro. Heraklito diras ke Dio estas tiu ekvilibro, li diras: Dio estas tago-nokto, estas vintro-somero, milito-paco, malsato-sato.

Heraklito
Ἡράκλειτος
Persona informo
Ἡράκλειτος ὁ Ἐφέσιος
Naskonomo greke Ἡράκλειτος
Naskiĝo 6-a jarcento a.K.
en Efezo, Antikva Grekio
Morto 5-a jarcento a.K.
en Efezo, Antikva Grekio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per edemo vd
Etno grekoj vd
Lingvoj antikva greka vd
Loĝloko Efezo vd
Ŝtataneco EfezoAĥemenida Imperio vd
Profesio
Okupo filozofoverkistofizikisto vd
Laborkampo filozofio vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Heraklito de Efezo
pentrita de Rafaelo Sanzio

Same kiel la filozofoj-miletanoj, Heraklito ankaŭ defendas la ekziston de unu principo kaj asertas, ke ĝi estas la fajro. De la fajro originas ĉiuj aliaj aferoj de la universo. Dio mem estas tiu fajro, moviĝema, kreiva, vivoplena.

Heraklito estis nomata la obskura filozofo, la enigmema pro tio, ke liaj verkoj estas malfacila legaĵo.

En Esperanto redakti

  • Herakleitos: La fragmentoj de Heraklito. El la helena trad. Gerrit Berveling. Breda: VoKo, 1990. 32 p. (VoKo-numeroj; 6).
  • Heraklito la Efezano — Hipoteza rekonstruo de lia libro. André Cherpillod. Courgenard, La Blanchetière, 2019.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti