Heraklo

duondia heroo de helena mitologio; filo de Zeŭso

HerakloHerkulo (greke: Ἡρακλῆς, Hēraklēs, tiu, kiu gajnis la gloron per Hera; latine: Hercules, kaj de tie ankaŭ la formo Herkuleso[1]) estis duondio en la helena mitologio. Li eble estas pli konata per sia latina nomo Herkulo.

Heraklo
Originala nomo Ἡρακλῆς
Sekso vira
Eble sama Herkulo, Hercle, Alcaeus
Familio
Patro Zeŭso
Patrino Alkmeno
Edzo/Edzino Dejaniro
Infanoj Agelaus, Gelonus, Alcaeus, Bucolus, Antileon, Aechmagoras, Glenus, Hilo, Hodites, Macaria, Ctesippus, Aleksiaro, Aniketo, Therimachus, Creontiades, Deicoon, Tlepolemus, Telefo, Olynthus, Promachus, Sufax, Cleodaeus, Dexamenus, Pandaie, Rhopalus, Phaestus, Adrastus, Eurypylus, Hippeus, Alopius, Nephus, Eumedes, Scythes, Agathyrsus, Medebrontes, Leucippus, Antiochus, Antimachus, Echephron, Iobes, Thessalus, Acheles, Hyllus, Anton, Aceles, Atys, Bargasus, Eucleia, Keltos, Erythras, Afer, Antiades, Anicetus, Amathes, Amestrius, Antilochus, Archemachus, Astyanax, Brentus, Brettus, Buleus, Camirus, Cleolaus, Erasippus, Lamus, Archelous, Aristodemus, Atromes, Bdella, Chersibius, Ctesippus, Deion, Democoon, Deucalion, Dynastes, Entelides, Celeustanor, Carthago, Thresippas, Polylaus, Eurycapes, Tigasis, Hippozygus, Onesippus, Teles, Nicodromus, Mentor, Lynceus, Oestrobles, Teleutagoras, Halocrates, Euryops, Patrocleus, Eratus, Eueres, Evenus, Euryteles, Fabius, Galates, Glanus, Glycisonetes, Tyrsenus, Laomenes, Astybies, Archedicus, Antiphus, Leucones, Olympus, Hipponous, Asopides
Amkunuloj Astydameia, Auge, Bolbe, Celtine, Chalciope, Melite, Melite, Phialo, Pyrene, Tinjis, Aeschreis, Aglaia, Certhe, Elachia, Euboea, Marse, Nicippe, Meda, Barge, Xenodoce, Exole, Astyoche, Procris, Parthenope, Anthippe, Asopis, Epicaste, Autonoe, Argela, Myrto, Archedice, Clythippe, Elacatus, Chryseis, Eone, Epilais, Lysidice, Euryca, Nice, Laothoe, Tiphyse, Olympusa, Praxithea, Toxicrate, Hippocrate, Erasippe, Antheia, Psophis, Dardanis, Hippo, Eurypyle
vdr


Heraklo
duondio en la helena mitologio
Informoj
Eble sama Herkulo • Hercle • Alcaeus
Sekso vira
Nacieco Tebo
Posedaĵo Tuniko de Neso
Ekipita per hide, Tuniko de Neso
Mortokialo venenado
Patro Zeŭso
Patrino Alkmeno
Gefratoj Ifikleso
Edzo/Edzino DejaniroMegara (mitologio)HeboOmfalo
Kunulo Astydameia • Auge • Bolbe • Celtine • Chalciope • Melite • Melite • Phialo • Pyrene • Tinjis • Aeschreis • Aglaia • Certhe • Elachia • Euboea • Marse • Nicippe • Meda • Barge • Xenodoce • Exole • Astyoche • Procris • Parthenope • Anthippe • Asopis • Epicaste • Autonoe • Argela • Myrto • Archedice • Clythippe • Elacatus • Chryseis • Eone • Epilais • Lysidice • Euryca • Nice • Laothoe • Tiphyse • Olympusa • Praxithea • Toxicrate • Hippocrate • Erasippe • Antheia • Psophis • Dardanis • Hippo • Eurypyle
Infanoj Agelaus • Gelonus • Alcaeus • Bucolus • Antileon • Aechmagoras • Glenus • Hilo • Hodites • Macaria • Ctesippus • AleksiaroAniketo • Therimachus • Creontiades • Deicoon • Tlepolemus • Telefo • Olynthus • Promachus • Sufax • Cleodaeus • Dexamenus • Pandaie • Rhopalus • Phaestus • Adrastus • Eurypylus • Hippeus • Alopius • Nephus • Eumedes • Scythes • Agathyrsus • Medebrontes • Leucippus • Antiochus • Antimachus • Echephron • Iobes • Thessalus • Acheles • Hyllus • Anton • Aceles • Atys • Bargasus • Eucleia • Keltos • Erythras • Afer • Antiades • Anicetus • Amathes • Amestrius • Antilochus • Archemachus • Astyanax • Brentus • Brettus • Buleus • Camirus • Cleolaus • Erasippus • Lamus • Archelous • Aristodemus • Atromes • Bdella • Chersibius • Ctesippus • Deion • Democoon • Deucalion • Dynastes • Entelides • Celeustanor • Carthago • Thresippas • Polylaus • Eurycapes • Tigasis • Hippozygus • Onesippus • Teles • Nicodromus • Mentor • Lynceus • Oestrobles • Teleutagoras • Halocrates • Euryops • Patrocleus • Eratus • Eueres • Evenus • Euryteles • Fabius • Galates • Glanus • Glycisonetes • Tyrsenus • Laomenes • Astybies • Archedicus • Antiphus • Leucones • Olympus • Hipponous • Asopides
vdr
Heraklo, Antonio Pollaiolo

Filo de Zeŭso kaj Alkmeno trompita de la dio, kiam li simulis esti ŝia edzo por amori kun ŝi. La ĵaluza diino Hera malamis Heraklon, atesto de la edza adulto kaj plurfoje provis lin mortigi. Ekde sia infaneco la duondio montris sian forton.

Estante junulo li defendis sian urbon Tebon kontraŭ malamikoj, kaj kiel premio la reĝo de Tebo donis sian filinon Megara al li kiel edzinon. Hera frenezigis lin kaj atingis, ke li murdu du filojn per siaj propraj manoj. Li klopodis liberiĝi de sia peko per la famaj dek du laboroj.

Genealogia arbo redakti

Aniketo (malnovgreke Ἀνίκητος - Anikétos) estas en greka mitologio filo de Heraklo kaj lia edzino Hebo, filino de la dio Zeŭso kaj diino Hera.

Vivo redakti

La sekva rakonto de la vivo de Heraklo estas tiu de la helena mitologio.[2]

Naskiĝo de la duondio redakti

 
Mapo de Grekujo en la tempo de Homero

La patrino de Heraklo nomiĝis Alkmeno. Ŝi estis la nepino de Perseo, kaj la edzino de Amfitriono, reĝo de Tirinto, en Argolando. Iun nokton, Zeŭso prezentis sin sub la mensoga aspekto de Amfitriono kaj amoris kun Alkmeno. Por resti kun ŝi dum longa nokto, li petis de Helioso ke li ne leviĝu dum tri tagoj. Fine de la nokto revenis la edzo kaj ŝi amoris ankoraŭ kun li. Ŝi estis naskonta du filojn, unu el homo kaj unu alia el dio.

Aŭdinte pri la adulto de sia edzo, Hera koleriĝis. Ŝi proklamis, ke iu ido de Perseo regos Argolandon. Kaj tuj ŝi forkuris al Mikeno kie regis la filo de Perseo Steneloso. Li estis edzigita kun Nicipo . Ŝi promesis filon al la paro. Poste ŝi petis de sia filino Ilitio, diino kiu zorgis pri la naskoj, ke pli malfrue ŝi naskigu la bebojn de Alkmeno kaj pli frue la bebon de Nicipo.

Konsekvence, alvenis pli frue la bebo de Nicipo. Li estis nomita Eŭristeo kaj promesita al la regado de Argolando.

Kaj post naŭ tagoj kaj noktoj de sufero, laŭ la ordono de Ilitio, fine naskis la du infanoj de Alkmeno, Alcido kaj Ifiklo. Tiu nomo Alcide devenas de Alceo, la filo de Androgeo, kiu estis la avo de la infano .

La bebo Alcido redakti

 
La bebo kun la serpentoj

Ĉar ŝi timis Heran, Alkmeno forlasis Alcidon en dezerta loko apud Tebo. Tien alvenis Hera kaj Atena. Atena petis de Hera, ke ŝi bonvolu mamnutri la bebon. Tiom forte li eltiris lakton el la mamoj per siaj manoj, ke la lakto spruĉis en la ĉielon kaj tiel aperis la Lakta Vojo.

Iun alian tagon , Hera sendis du gigantajn serpentojn en la lulilon , kie dormis la du fratoj. Iphiklo tuj kriis pro teruro, sed Alcido prenis la du bestojn, nodis ilin kaj sufokis ilin per siaj manoj. Ekde tiu momento, oni nomis lin « Heraklon ». Tiu vorto signifas « gloro de Hera », ĉar danke al ŝi, li iĝis fama por la unua fojo.

Junaĝo de Heraklo redakti

En Tebo, kiel princo li estis vartita kaj plej amata de siaj gepatroj. La filo de Hermeso instruis al li luktarton. La filo de Hippalos montris militarton kaj Eurytos la arkpafadon.

Linos provis instrui muzikon sed ne sukcesis. Iun tagon Linos batis lin. Tuj respondis Heraklo frakasante la citron sur la kapon de la profesoro kaj mortigante lin. Juĝita li estis sed ne kondamnita pro necesa sindefendo.

Tamen la patro sendis tiun junan deliktulon varti brutaron en la kamparon ĉe la reĝo Thespios. Tie li renkontis Teutaros, kiu instruis al li sekretajn teknikojn de arkpafado.

Unuaj heroaĵoj redakti

Kiam li estis dek ok jaraĝa, Heraklo estis preskaŭ du metrojn alta kaj bela junulo kun grandaj okuloj. Li tiam plenumis siajn unuajn heroaĵojn.

Per luktado redakti

Li mortigis sian unuan leonon per klabo, kiam li vartis la brutaron. Li senhaŭtigis la felon kaj kovris sin per ĝi, revenante hejmen.

Per amo redakti

La reĝo Thespios havis kvindek filinojn. Laŭ la malsamaj rakontoj, Heraklo amoris kun ĉiuj, aŭ dum la sama nokto, aŭ dum kvindek noktoj. Li havis kvindek infanojn nomitaj la Thespiades. Kvardek unu el ili fundis kolonion en Sardujo, kiam ili estis plenkreskuloj.

Per milito redakti

 
Ruinoj de Orĥomenos en Beotio

Tiutempe, Tebo devis pagi tributon al Erigos, reĝo de Orĥomenos en Beotio : tio estas kvindek bovinojn ĉiujare. Orĥomenos estis la rivala urbo de Tebo. Kiam alvenis la mesaĝistoj de Erigos, Heraklo fortranĉis al ili la nazon, la orelojn kaj la manojn, dirante : "jen estas la tributoj donataj al via reĝo". Erigos marŝis al Tebo kun sia armeo. Sed Heraklo mortigis la reĝon kaj bruligis ties urbon. Tamen Amfitriono mortis dum tiu ekspedicio.

Pro tiom da kuraĝo, la dioj donacis al li plurajn armilojn. Hermeso donacis glavon, Apolono arkon kaj sagojn, Hefesto oran kirason kaj Atena militmantelon. La reĝo de Tebo, Kreono, donacis sian plej maljunan filinon Megara al Heraklo kaj sian plej junan filinon al Iphiklo.

Unuaj problemoj redakti

Tamen en Argolando la kuzo Eŭristeo aŭdis pri la heroaĵoj kaj ĵaluzis pro tio. Li sendis mesaĝistojn por peti, ke li venu servi en sian landon. Heraklo hezitis. Tiam Hera frapis lin per mensmalsano.

Li mortigis siajn infanojn. Kiam li resaniĝis, li estis senespera. Li decidis eliri el Tebo kaj viziti la reĝon Thespios por esti purigita de siaj krimoj. Poste li iris al Delfo aŭskulti la konsiliojn de la Orakolo. Ŝi konsilis al li iri al Tirinto kaj obei Eŭristeon dum dek du jaroj. Tiam komenciĝis la longa periodo de lia vivo, kiam li plenumis la dek du laborojn.

La dek du laboroj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo dek du laboroj.

La ses unuaj laboroj disvolviĝis en Peloponezo kaj la ses aliaj en malsamaj lokoj de la tiam konata mondo.

Eŭristeo kaj Hera deziris, ke Heraklo malsukcesu: tia deziro de homo kaj dio generis la dek du laborojn.

Timo kaj hororo subas ĉiun el la rakontoj. Tamen ne mankas ankaŭ ironio, ekzemple kiam Eŭristeo kuris por kaŝi sin en terkruĉon ĉiufoje, kiam Heraklo revenis kun mortigita monstro.


La dek du laboroj de Heraklo
Bildo Numero Laboro Rimarkoj
  1-a Mortigo de la leono de Nemeo Li strangulis ĝin kaj de tiam portis ĝian felon, kiu preskaŭ nevundebligis lin.
  2-a Mortigo de la naŭkapa Hidro (serpento de Lerneo) Li kaŭteris la kolon de ĉiu fortranĉita kapo, tiel ke ili ne povis rekreski. La trunkon li disigis en du partojn; en ĝian venenon li mergis siajn sagojn, kiuj poste kreis mortigajn ne kuraceblajn vundojn.
  3-a Kapto de la cervino de Cerinio. Li ĉasis ĝin dum tuta jaro, ĝis fine li kaptis lin - aŭ per reto, kiun li ĵetis super la dormanta cervino, aŭ per transpafo de la du antaŭaj kruroj per sago.
  4-a Kapto de la apro de Erimanto. Li pelis lin el arbaro al neĝkovrita kampo, kie lacigis rapide la apro.
5-a Purigo de la bovejo de Aŭgio Ĉar tio estis malhonora laboro, Heraklo elektis apartan manieron: li devojigis du proksimajn riverojn, por ke ili transfluu la bovejon.
  6-a Mortigo de la gruoj de Stimfalo. Ricevinte de Atena du grandajn metalajn kraketilojn li timigis la birdojn kaj mortpafis ilin per siaj venenitaj sagoj.
  7-a Kapto de la taŭro de Kreto. Heraklo kaptis la taŭron kaj venigis ĝin al Eŭristeo, prezentis ĝin kaj tuj poste liberigis ĝin.
  8-a Malsovaĝigo de la hommanĝemaj ĉevalinoj de Diomedo. Unue li donis Diomedon al la ĉevalino por ke ili manĝu lin. Tiel malsovaĝita Heraklo gvidis ilin al la maro.
  9-a Venigo de la zono de la amazona reĝino Hipolite Hipolite memvole transdonis al li sian zonon. Pro intrigo de Hera fine ja estiĝis batalo en kiu Heraklo mortigis Hipolite-n kaj reiris al Grekujo.
  10-a Rabo de la bovaro de la giganto Geriono. Geriono defiis Heraklon al luktado. Heraklo mortigis lin per venenita sago. Hera veninte por helpi Gerionon estis vundita de Heraklo kaj forfuĝis.
  11-a Rikolto de la oraj pomoj de la hesperidinoj Por tio li veturis ĝis la Heraklaj Kolonoj sur Ĝibraltaro. Per ruzo li atingis, ke Atlaso, la patro de la hesperidinoj rikoltu la pomojn por li.
  12-a Venigo de Cerbero el la infero. Hadeso permesis al Heraklo portempe elpreni Cerberon el infero. Heraklo senarmile luktis kun ĝi kaj venigis ĝin al Eŭristeo.

Ekspedicioj de Heraklo redakti

Post la dek du laboroj, li ekspediciis milite kontraŭ malamikaj popoloj.

Kontraŭ Trojo redakti

 
Heraklo kontraŭ la marmonstro

Heraklo, reveninte de sia milito kontraŭ la amazonoj, en la tempo de la dek du laboroj, haltis en Trojo, tiam li batalis Keto kaj liberigis Hesionon, filinon de la reĝo Laomedono. Sed tiu reĝo ankoraŭ ne donis la promesitajn ĉevalojn ricevitajn de la dio Zeŭso. Heraklo, post sia sklavtempo ĉe Omfalo, decidis venĝi sin. Kun armeo kaj dek ok ŝipoj[3], li albordiĝis ĉe Trojo. Li venkis la urbon, mortigis la reĝon kaj ties familion, krom Hesiono kaj ties junan fraton Priamo.

Kontraŭ Aŭgio redakti

Aŭgio ne ankoraŭ pagis la sumon petita de Heraklo post la sesa laboro. En Eliso, li mortigis Aŭgion kaj ties filojn. Post la dispartigo de la militakiro, li organizis feston en kiu la gastoj konkursis per piedkurso,luktado,ĵetlancado,disklancado, ĉarkurso. Laŭ la tradicio, tio fariĝis la unuaj olimpiaj ludoj.

Kontraŭ Piloso redakti

Neleo estis la filo de Pozidono, reĝo de Piloso. Post la morto de Ifito, li rifuzis purigi Herkulon. Unu el la dek du filoj de Neleo, nomita Periklimenoso, kapablis ŝanĝi en plurajn formojn, tiele serpenton aŭ abelon aŭ aglon. Tamen Heraklo sukcesis mortigi lin. Li ankaŭ mortigis la tutan familion krom Nestoro, kiu estis vartita ekstere.

Kontraŭ Sparto redakti

Li batalis kontraŭ la urzupatoro Hippocoôn kaj revenigis Tyndare. Bedaŭrinde la frato de Heraklo, Iphiklès mortis dum la batalo.

La tri aliaj edzinoj de Heraklo redakti

Doloraj estis la sekvantaj jaroj de sia vivo.

Dejaniro redakti

 
Dejaniro

Kiam li vizitis la Inferon por revenigi Cerberon surteren, li renkontis Meleagron kaj amikiĝis kun li. Li promesis al li, ke li edziĝos kun ties fratino Dejanire. Sed ankaŭ la dio Aĥeloo amis la princinon kaj ŝajnigis esti virbovo por lukti kontraŭ Heraklo. Heraklo venkis kaj edziĝis kun Dejaniro. Li translokiĝis al Calydon. De Dejaniro li havis filon Hilo.

Sed dum bankedo juna servisto verŝis sur la manojn de Heraklo la akvon por lavi piedojn. Heraklo ekkoleris kaj batis la serviston, kiu mortis.

Li decidis foriri for de Calydon kun siaj edzino kaj filo por ekloĝi en Tesalio, kie regis lia kuzo Ceikso. Pro tio ili devis transiri la riveregon Evenos. La centaŭro Nezo ordinare, kontraŭpage, portis la vojaĝantojn trans la riveregon surdorse. Herkulo decidis naĝi kaj lasis sian edzinon kun Nessos.

Sed dum la transiro Nessos perfortis la edzinon. Aŭdante ŝin krii Heraklo streĉis sian arkon kaj mortigis Nezon. Tamen, antaŭ ol morti, Nezo diris al Dejaniro ke, se ŝi deziras konservi la amon de Heraklo, ŝi miksu iom da spermo kun sia propra sango kaj konservu tiun filtraĵon.

Iole promesita de Eŭritos redakti

Kiam li estis adoleskanto Heraklo lernis la arkpafadon kun Eŭritos, la plej fama arkpafisto en sia tempo. Kelkajn jarojn poste, Eŭritos decidis edzinigi sian filinon Iole. Pro tio li organizis konkurson, kaj promesis Iole al la plej forta spertulo. Heraklo gajnis la konkurson. Sed Eŭritos hezitis doni sian filinon al iu persono, kiu antaŭe murdis siajn edzinon kaj infanojn. Do, li rifuzis. Heraklo furioziĝis, ŝtelis la ĉevalojn de Eŭritos kaj reiris al Tirinto.

Sekvis lin la filo de la reĝo, Ifito, por repreni la bestojn. En Tirinto, Heraklo vidis lin, kondukis lin al la plej alta turo de la urbo kaj de tie defaligis lin. Ifito mortis.

Li bedaŭris pro tio, iris aŭskulti la orakolon al Delfo. Ŝi konsilis al la pekulo, ke li vendigos sin kiel sklavon, kaj donos la prezon de la vendado al la infanoj de Ifito. Li do fariĝis sklavo ĉe la reĝino Omphale.

Omfalo, por kiu li fariĝis sklavo redakti

 
Heraklo kaj Omfalo

Omfalo estis reĝino de Lidio. Sur tradiciaj pentraĵoj, la reĝino sidas surtrone, tenante klabon en sia mano, portante surkape la felon de la leono de Nemeo; ĉe ŝiaj piedoj genuas Heraklo, ŝpinante lanon per ŝpinbastono.

Tamen, dum tiu periodo, li plenumis kelkajn heroaĵojn. Li kaptis la du vojŝtelistojn de la regiono de Efezo. Li ligis ilin al stango kaj portis ilin kun kapojn turnitaj teren. Tiel li reportis ilin al la palaco de Omfalo. Sed dum la vojaĝo ili miris pri la kreskantaj haroj de la postaĵo de Heraklo. Kiam ili haltis je la palaco, ili parolis pri tio al Heraklo. Tio ridigis lin kaj li lasis ilin liberaj. Poste ili estis denove kaptitaj. Ĉifoje Heraklo ŝanĝigis ilin en simiojn kaj forlasis ilin sur insulo apud Napolo.

Poste li decidis puni la terkultiviston Syleus. Tiu ĉi kutimis devigi vojaĝantojn plugi liajn vinberejojn. Poste li kutimis mortigi ilin. Heraklo ŝajnigis peti dungadon, detruis la vinberejojn kaj mortigis la terkultiviston kaj ties familion. Post tri monatoj, Omfalo decidis liberigi lin. Ŝi amoris kun li kaj naskis sian filon Lamos.

Fino de la vivo redakti

La urbo Trachis troviĝis en centra Grekujo, piede de la monto OEta. La reĝo estis Ceikso, nevo de Amfitriono. Li bonvole gastigis Heraklon, la edzinon kaj la filon. Dum pluraj jaroj ili vivis tie kaj Dejanire naskis kvar aliajn infanojn. Sed Heraklo ne forgesis, ke Eŭritos rifuzis doni sian filinon Iole. Herkulo organizis grandan ekspedicion kun pluraj armeoj. Li mortigis Eŭritos kaj revenigis Iole en sian domon.

Kiam Dejaniro vidis Iole, ŝi ĵaluzis kaj timis pri la amo de Herkulo. Ŝi memoris pri la filtraĵo de Nessos, elverŝis iom sur la mantelon, kaj kovris Herkulon per ĝi.

Apenaŭ ĝi tuŝis Herkulon, ĝi vunbrulis ties haŭton. Tiom suferis la heroo... li petis, ke oni bonvolu mortigi lin. Dejaniro komprenis la mensogon de Nessos kaj punigis sin per memmortigo.

Heraklo supreniris laŭ la monto OEta. Kelkaj amikoj konstruis ŝtiparon. Supre, ili metis la felon de leono, la klabon kaj Heraklo etendiĝis mem. Li ordonis, ke oni ekbruligu la fajron kaj tiel mortis.

Apoteozo de Herkulo redakti

Laŭ la plej divastigita rakonto pri la morto de Heraklo, Zeuso muĝis per tondro kaj elprenis lian korpon antaŭ ol la flamoj komencis bruligi ĝin. Estis vidita granda nubo blanka. En Olimpio li estis sidigita meze de la dioj. Hera amikiĝis kun li kaj donis al li sian filinon Hebo (kun kiu li ekhavis la filon Aleksiaro).

Proverbo redakti

Ekzistas proverbo pri Herkulo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[4]:

  •  
      Kontraŭ tuta kohorto eĉ Herkulo estas malforta.  

Bildaro redakti


Referencoj redakti

  1. Laŭ Francisko Azorín Herkuleso estas Greka dia heroo, filo de Zeŭso k. Alkamena, pro famaj aventuroj, reprezentita ikonografie per fortega viro kun manbatilo. En Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝoj 88-89. Li indikas etimologion el grekaa Herales, el Hera, propra greka dia nomo kaj de tie la latina Hercules. Azorín, samloke.
  2. La mythologie grecque et Romaine Catherine Salles Ed.Hachette 2003
  3. Ses ŝipoj kaj ne multe homoj laŭ Homero en la Iliado, Kanto V (633) france
  4. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-02-03.

Eksteraj ligiloj redakti