Mitchell Herbert Ellis (* 4-an de aŭgusto 1921 en Farmersville, Teksaso; † 28-an de marto 2010 en Los-Anĝeleso) estis usona ĵaz-gitaristo.

Herb Ellis
Persona informo
Naskiĝo 4-an de aŭgusto 1921 (1921-08-04)
en Farmersville
Morto 28-an de marto 2010 (2010-03-28) (88-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Mortokialo Alzheimer-malsano
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater University of North Texas College of Music
Okupo
Okupo gitaristo • ĵazmuzikisto • ĵaz-gitaristo
vdr

Vivovojo redakti

Ellis ludis jam infanaĝe harmonikon kaj banĝon[1] kaj aĉetis kiel junulo – inspirite de samaĝa George Barnes – elektran gitaron; frua modelulo estis Charlie Christian. Poste li raportis:

„Kiam mi aŭskultis Ĉarlion unuafoje, mi ne estis tiom impresita, ĉar mi pensis, ke mi povas pli rapide ludi ol li. Sed post kelkaj fojoj ion min trafis bate, kiam mi rimarkis, ke rapideco ne estas ĉio. Mi jam volis flankenmeti la gitaron, provis tamen anstataŭe tiel ludi kiel li.“[2]

Li studis ekde 1941 ĝis 1943 ĉe North Texas State University, samtempe kun Jimmy Giuffre, Gene Roland kaj Harry Babasin[1]. En 1943 li membriĝis en la Casa Loma Orchestra de Glen Gray kaj aniĝis poste en la bandego de Jimmy Dorsey. En 1947 li fondis kune kun Lou Carter kaj Johnny Frigo la triopon The Soft Winds, kiu ekzistis ĝis 1953; plej fama peco de la formaĵo estis „Detour Ahead“. Poste li apartenis ĝis 1958 al la triopo de Oscar Peterson, kie li anstataŭis Barnejon Kessel[1]. Ellis laboris sekvatempe dum kvar jaroj kun Ella Fitzgerald kaj prezentis kun ŝi kadre de la koncertaro Jazz at the Philharmonic. Jam en 1957/58 ekestis „la klasika Herb-Ellis-albumo Nothin’ But the Blues[3] ĉe Verve kun famaj muzikistoj kiel Roy Eldridge, Coleman Hawkins, Stan Getz, Dizzy Gillespie kaj Ray Brown.

En la 1960-aj jaroj li ĉefe laboris kiel studiomuzikisto en Los-Anĝeleso kaj prezentis en la televidspektakloj de Steve Allen, Regis Philbin, Joey Bishop kaj Merv Griffin. En la 1970-aj jaroj li estis membro de la Great Guitars (kun Barney Kessel kaj Charlie Byrd) kaj laboris kun Joe Pass. Krome ekestis serio da albumoj sub propra nomo por Concord Jazz. En la 1990-aj jaroj li denove koncertis kun Oscar Peterson. Unu el siajn lastajn koncertojn li prezentis en 1995 i.a. kun Chuck Israels. Li mortis pro la sekvoj de la Alzheimer-malsano.

Dumpase de lia kariero li laboris kun famuloj kiel Oscar Peterson, Dizzy Gillespie, Coleman Hawkins, Roy Eldridge, Della Reese, Steve Allen, Red Skelton kaj Danny Kaye.

Omaĝo redakti

En sia nekrologo Oliver Hochkeppel omaĝas la gitariston: „(…) en lia ludo fokusiĝis, kion la gitaro povis prezenti: la altvirtuozaj melodipasaĵoj, kiuj faras ĝin egalrajta melodia instrumento, la transformpovo je la etoso, ekde la melankolio de la buso ĝis la fajro de la malmolbopo, sed ankaŭ la forto esti la ritma fundamento, la svingo de bando.“ [2]

Diskolisto redakti

  • The Oscar Peterson Trio at the Stratford Shakepearean Festival, 1956
  • Ellis In Wonderland, 1956
  • Nothing But the Blues (Verve, 1957) kun Eldridge, Hawkins, Peterson, Ray Brown, Stan Levey, Gus Johnson
  • Herb Ellis Meets Jimmy Giuffre (1959)
  • Jazz/Concord (Concord, 1972) kun Joe Pass, Ray Brown, Jake Hanna
  • Soft Shoe (Concord, 1974) kun Harry Sweets Edison, George Duke
  • Hot Tracks (Concord, 1975) kun Sweets Edison, Plas Johnson, Monty Budwig, Jake Hanna
  • Doggin' Around (Concord, 1988) Duo kun Red Mitchell
  • Roll Call (Justice, 1991) kun Melvin Rhyne
  • An Evening with Herb Ellis (Jazz Focus, 1995) kun Chuck Israels
  • Herb Ellis meets T.C. Pfeiler (Tonewheel Records Austria, 1994) kun T. C. Pfeiler

Literaturo redakti

  • Oliver Hochkeppel: Der komplette Pionier. Charlie Christians Erbe, Oscar Petersons Stütze: Zum Tode von Herb Ellis. Süddeutsche Zeitung, Nr. 77/2010
  • Maurice Summerfield: The Jazz Guitar – Its evolution and its players (englisch). Ashley Mark Publishing 1978, ISBN 0-9506224-1-9
  • Richard Cook/Brian Morton: The Penguin Guide to Jazz On CD, Sixth edition, Penguin, London 2002

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Reclams Jazz Lexikon, 2-a eld. 2009, p.163
  2. 2,0 2,1 Oliver Hochkeppel, p. 14.
  3. Cook & Morton, S. 468.

Eksteraj ligiloj redakti