Herbert Greenfield

Herbert W. GREENFIELD (n. la 25-an de novembro 1869 - m. la 23-an de aŭgusto 1949) estis kanada politikisto, kiu fariĝis ĉefministro de Alberto inter 1921 kaj 1925. Li naskiĝis en Winchester (Anglio) kaj elmigris al Kanado iom antaŭ sia 30-a jaro. Li unue enloĝiĝis en Ontarion kaj sekve en Alberton, kie li establis farmon. Li rapide partoprenis lokan politikon, aniĝante al la Unuiĝintaj Farmistoj de Alberto (UFA), farmista influgrupo kaj politika partio. Li fariĝis la vicprezidanto de tiu organizaĵo. Kvankam li ne kandidatiĝis okaze de la ĝenerala baloto de Alberto en 1921, Greenfield estis elektita de sia partio, post kiam la UFA gajnis plejmulton de la seĝoj tiujare.

Herbert Greenfield
Persona informo
Naskiĝo 25-an de novembro 1869 (1869-11-25)
en Winchester
Morto 23-an de aŭgusto 1949 (1949-08-23) (79-jaraĝa)
en Kalgario
Lingvoj angla vd
Loĝloko Kalgario vd
Ŝtataneco Kanado vd
Partio Unuiĝintaj Farmistoj de Alberto vd
Subskribo Herbert Greenfield
Profesio
Okupo politikistoterkultivisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr


Ĉefministroj de Alberto Provinca flago de Alberto
Rutherford | Sifton | Stewart | Greenfield | Brownlee | Reid | Aberhart | Manning | Strom | Lougheed | Getty | Klein | Stelmach | Redford