Herbert Nadler, laŭ hungarlingve kutima nomordo Nadler Herbert estis hungara ĉasisto, verkisto.

Herbert Nadler
Persona informo
Naskiĝo 13-an de majo 1883 (1883-05-13)
en Budapeŝto
Morto 7-an de junio 1951 (1951-06-07) (68-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Hungara Belarta Universitato vd
Profesio
Okupo verkistofotisto • ĉasisto • zoologo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Herbert Nadler [1] naskiĝis la 13-an de majo 1883 en Budapeŝto. Li mortis en 1951 en Budapeŝto (pri la preciza mortotempo la fontoj donas malsamajn datenojn).

Biografio redakti

Herbert Nadler lernis en sia naskiĝurbo, dum li okupiĝis pri muziko kaj pentrado. En 1905 li ekhavis postenon de grafo Ervin Batthyány. Li laboris preskaŭ konstante en bieno en Bögöte. Li partoprenis en politikaj diskutoj fere de la grafo. En 1916 Nadler revenis al sia naskiĝurbo, kie li redaktis ĉasistan gazeton. Li enkondukis sistemon pri aprezo de ramuroj. Inter 1929 kaj 1948 li estis direktoro de Bestoĝardeno kaj Botanika ĝardeno (Budapeŝto), poste li pensiuliĝis. En 1942 li ricevis la titolon agrikultura ĉefkonsilisto. Dum sia vivo li estis ankaŭ elstara ĉasisto.

Elektitaj libroj redakti

  • Cserkészeten és lesen Nagymagyarországon (1926)
  • Vadásznapok, vadászévek (1937)
  • A Keleti és Déli Kárpátokban (1943)
  • A Bakonyból a Kárpátokba - manuskripto

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti